Diskuto:Ken Russell

Ĵus mi iomete prilaboretis iujn nuancojn de la artikolo, sed mi dubas ĉu sencas havi tiom multajn ruĝajn ligilojn al neekzistantaj artikoloj pri unuopaj filmoj!

Se iu verkas vikipedian artikolon pri filmo, la teksto ja estu ligita ĉi-tie, sed kiu havu la rajton decidi kiu filmotitolo estu sen ligilo (do en nigraj literoj), kaj kiu kun ligilo al neekzistanta paĝo (do en ruĝaj literoj)??? Tiu kiu pensas ke iuj filmoj de Ken Russell estas tiom gravaj, ke ili devus havi proprajn esperantlingvajn vikipediajn artikolojn, kaj aliaj malgravas, do ne devas havi proprajn artikolojn, bonvolu verki la tiom gravajn artikolojn kaj tiukaze la ligiloj ja bluas kaj havas sencon.

ThomasPusch 16:48, 30 Mar. 2011 (UTC)

Reiri al la paĝo "Ken Russell".