Diskuto:Kimra lingvo

Pingveno de la kimra -- ĉu vere? redakti

La nomo en diversaj okcidenteŭropaj lingvoj (kaj tial ankaŭ E-o) devenas de anglaj esploristoj, sed la antaŭ-angla etimo de la vorto restas nekonata.

Ekzistas supozo ke la angla vorto "penguin" devenas de la kimra pen gwyn (t.e. "kapo blanka"), sed la altestimata angla vortaro "Oxford English Dictionary" diskutas la etimon kaj kontraŭas tiun supozon, menciante ke la birdspeco kiu unue tiel nomiĝis ne havas blankan kapon, kaj ankaŭ ke ekzistas aliaj historiaj malfaciloj pri tiu supozo.

Laŭ mi, estas malkonsilide aserti tiun etimon dum tiel impona fonto malsubtenas ĝin. Mi do forigos "pingvenon". Kaj, ĉar ĝi estas la sola ero sub la titolo "Esperantaj vortoj kun kimra etimo" mi forigos ankaŭ tiun titolon; ĝi povas esti restarigota se ekzsistas aliaj vortoj kun pli klara etimo evidentiĝos. Mi dubetas ĉu tio okazos, ĉar kvankam la kimra lingvo ricevis multajn vortojn antaŭe el la latina (pont, ffenestr, ktp) kaj pli moderne multajn de la angla, la fluo de vortoj estis ŝajne iom unudirekta, kaj tre malmultaj kimraj vortoj eniris eĉ la anglan, probable pro politikaj kialoj.

Alie, kvankam la radiko "Kimr-" mem certe devenas de la kimra "Cymru" (=kimrio), la ĝusta kimra prononcmaniero de tiu vorto multi pli similas je "Kamri", kaj la uzo de la vokalo "i" eble ŝajnas ke Zamenhof iom miskomprenis la kimran prononcon. La kimra prononco de "y" efektive dependas de ĝia loko en la vorto; ekzemple "Cymry" (=kimroj) prononciĝas ankaŭ "Kamri" (same kiel Cymru).

Dankon pro la klarigo. Mi bedaŭras tion, tamen. "Kimra" estis la dua kimretima vorto kiun mi memoris. Kurioze, ke la skotgaela influis pli. -- :)


Vidu Diskuto:Irlanda lingvo. -- Gabriel BEECHAM

Pri "kimra": Certe tiu vorto estas kimredevena en Esperanto. Kiel André CHERPILLOD montras en sia La Zamenhofa Radikfarado, Zamenhof plej ofte prenis vorton laŭ ortografio, ne laŭ prononco. Ekzemple, "hieraŭ" etimas je franca hier [jer]. Ankaŭ pripensu la anglan prononcon de vortoj kiaj "birdo" kaj "striko". Do, se "kimra" venas el la kimra, kial ne mencii ĝin en listeto, kvankam estas nur unu vorto?

Cetere, la Kimra vorto por "pingveno" estas "pengwin", kiu ne povas signifi "blanka kapo" (pen gwyn) sed jes "kapo de viro" (pen gwin). Strange, ĉu ne? :-)

Fine, ĉu iu kun bona etimologia vortaro priangla povas serĉi la etimon de "babe"? Laŭ mia memoro, tiu venas de iu lingvo Kelta, kaj se tiu estas la Kimra, tiam ni povas aldoni almenaŭ unu vorton pli: "bebo".

--Bab


Laŭ la American Heritage Dictionary "penguin" ja devenas de Pen Gwyn (ankaŭ: White Head), nomo de novlanda insulo (Kanado). Do, temus pri nesenpera kimra deveno. -- Joĉjo

"Kapo de viro" estus pen dyn. pen gwin signifus "kapo de vino", kiu estas sensencaĵo; pro tio ŝajnas al mi ke pengwin devus esti nur simpla prenaĵo de la angla penguin. Kaj penguin ja povus deveni de iu origine kimra pen gwyn (ekzemple nomo de la insulo, aŭ eble antaŭa speco de birdo), sed ĝi ankaŭ povus deveni de la latina pinguis (=dika). La fontoj iom malakordas, kaj oni devas konfesi ke la etimo estas malcerta.
Cetere, ĉu indas enmeti en la artikolon sekcion pri kimredevenaj vortoj en E-o? Laŭ mi ne, ĉar la artikolo estu PRI la kimra, nur EN E-o. Estus pli bone havi apartan artikolon pri etimoj de E-aj vortoj...
--tr
Jes. Mi ŝatas vidi en artikoloj pri lingvoj fakon "Esperantaj vortoj el la ...". Tio montras al mi, kiom internacia (aŭ ne) estas la vortprovizo de Esperanto, kaj kiel tiu lingvo influis aliajn kulturojn (Ekzemple legu Venecio). Havi apartajn artikolojn pri etimoj de Esperanto ne plaĉas al mi, ĉar mi neniam vidus tiujn artikolojn. Ekzemple, estas artikolo pri Nomoj de Eŭropaj Landoj. Mi malŝatas ĝin. Mi opinias, ke pli valorus havi la etiman informon en la artikolo pri la lando. Fakte mi memoretas vidi landan artikolon kun etimologio malsama al tiu en la listo.
Kompreneble tiaj fakoj ne estu kompletajn listojn (Imagu tutan paĝon kun "Esperantaj vortoj el la latina"), nur impreso (vidu ĉe helena lingvo).
Pri "pingveno", la skribintoj scias multe pli ol mi.
Konsentante. Sed ĉu iu povas trovi la etimon de angla babe (> "bebo")?
--Bab


Sed... se oni elektas legi pri la kimra lingvo, ne rilatas ĉu Esperanto havas internacian vortprovizon ĉu ne. Mi ne volas legadi pri Esperanto en artikoloj kiuj nur ete rilatas al ĝi. La vikio estu EN Esperanto, sed ne precipe PRI ĝi (krom en la artikoloj kiuj specife nomiĝas tiel), ĉu ne? Se jes, oni ĝenerale evitu enhavon kiu ne egale indus aperi (tradukite) en la rilata paĝo de alilingva vikio. Do ekzemple, en paĝo pri la kimra, oni eble enmetus sekcion pri kimredevenaj vortoj, sed prefere sekcion kiu pritraktas la influon (aŭ neinfluon) de la kimra al aliaj lingvoj ĝenerale (ekz-e al la angla) kaj ne nur al Esperanto. Se vin precipe interesus legi pri la etimoj de Esperanto, kaj ekzistus artikolo(j) pri tio, la simpla solvo estus legi tiu(j)n artikolo(j)n; mi ne komprenas kial vi "ne vidus tiujn artikolojn". --tr
Laŭ mi, Esperantlingva vikipedio rajtas kaj eĉ devas doni esperantan kaj esperantisman vidpunkton (kvankam tenante neŭtralan vidpunkton). Tiel eo.Wp ne estus simple traduko de alilingvaj vikipedioj. Por tio, mi preferus unu el la pli ampleksaj vikipedioj. Kompreneble, la esperanta vidpunkto ne ombru la ceteron.
Ekzemple, laŭ mi estas menciinde en eo.Wp, kiel J.R.R. TOLKIENStipe MESIC opiniis pri Esperanto, sed la ĉefo de la artikolo temu pri lia verkado kaj vivado, kaj lia politikado, respektive. Tamen, mi ne pensus grave, ĉu tiuj opinioj pri Esperanto aperas en alilingva vikipedio. Same, mi esperas, ke artikolo pri japana lingvo en portugala vikipedio menciu la kelkon da pt-etimaĵoj en la japana kaj male. Tiu informo ne multe gravus en eo.Wp.
Alia ekzemplo, mi esperas, ĉe artikoloj pri landoj, sekcion aŭ ligon pri Esperantismo tie. Tio maltaŭgus en alilingva vikipedio.
"Mi ne legus" ĉar artikolo pri ĝenerala Etimologio de Esperanto ne detalus kiom mi ŝatas. Ĝi nur tekstus ĝeneralaĵojn.
-- :)
Cetere, pri angla "Babe"...
"Oxford English Dictionary" indikas ke probable devenas de la antaŭa vorto "Baban", kaj ke "Baban" estis verŝajne de infana diraĵo mem. Ĝi indikas ankaŭ ke la rilataj vortoj en keltaj lingvoj estas pli modernaj, kaj eble angledevenaj.
--tr
Reiri al la paĝo "Kimra lingvo".