Diskuto:Klodvigo la 1-a

Kial 'Kloviso' kiam en PIV estas 'Klodvigo'? Ĉu oni ne devus modifi tiun paĝon kaj redirekti de 'Kloviso' al 'Klodvigo'?

Laŭ mi la du nomoj estas eblaj kaj alidirektilo jam ekzistas do lasu la titolo de la kreinto. --pino 11:37, 7 Feb. 2012 (UTC)
Kial enkonduki novan terminon por vorto, kiu jam ekzistas en plej oficialaj vortaroj pri esperanto? Al kiu tio profitas aŭ malutilas? Ĉiam oni povas inventi alian formon (sen rigardi al vortaroj) kaj deklari ke ĝi estas ebla sed tio ne utilas al esperanto. "Kloviso" estas franca formo, kiu ne aperas en PIV, do ne samnivela kiel "Klodvigo".--Xian (diskuto) 17:27, 15 Apr. 2014 (UTC)
Jes antaŭ skribi estas bone vidi al vortaroj. Mi opinias ke kreinto havis pripensi por la nomo kaj mi malfidas iomete kverelojn por titolo sed se vi kredas alinomu (ni havas tie pli de 30 artikoloj, kiuj uzas Kloviso). Kore. --pino (diskuto) 21:59, 15 Apr. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Klodvigo la 1-a".