Diskuto:Klono (biologio)

Oni ne konfuzu ĝin kun klonulo.

Laŭ mi, la difino ĉe klonulo priskribas la samon kiel la ĉi-tiea difino, kaj en aliaj vikipedioj ankaŭ ne estas menciata iu diferenco inter la du. Ĉu iu povus klarigi? Marcos 18:00, 24. Maj 2005 (UTC)

Klono estas aro (de ĉeloj aŭ individuoj) ricevitaj pere de klonado; el la tuta klono, nur la unuopaj ĉeloj aŭ individuoj estas klonuloj, ne la tuta grupo mem. Vidu en NPIV kaj komparu kun stamo. La angla kaj la hispana uzas nuntempe la nudan radikon por la signifo 'klonulo', sed prefere ni retenu la NPIVan distingon, ebliganta precizigojn. - jc
@Jorge CAMACHO: mi ne bone komprenas diferencon inter Klono (biologio) kaj Klonulo. Ĉu Vi povas skribi ekzemplon? Ĉu mi bone komprenas ke Dolly (ŝafino) estas klonulo? En vikidatumoj estas du elementoj: d:Q4845118, d:Q3308178 ĉu estas bone ke en Q3308178 estas Klono (biologio) kaj ĉu en Q4845118 oni povas esti klonulo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:52, 6 Jan. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Klono (biologio)".