Diskuto:Kmeroj

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Robin van der Vliet

Ĉu ĥmera aŭ kmera? Kiel ajn: Endas atenti ke la artikoloj kmera lingvo kaj ĥmeroj, kiuj nun uzas kontraŭan ortografion, almenaŭ havu la saman komencan literon.

La 10-an de septembro 2009, 12:30 UTC

Pri Ĥmeroj / Kmeroj, ŝajnas al mi ke la du nomoj estas akcepteblaj. Estas interese legi la artikolon pri la Ĥ. NicoRay 12:59, 10. Sep 2009 (UTC)

Jes, klare ke ambaŭ formoj eblas. Tamen estu unueco inter la substantiva kaj adjektiva formo en sama enciklopedio...

La 11-an de septembro 2009, 11:48 UTC

La originala vorto havas [kʰ] (aspiracia /k/), ne [x] kaj ne [χ]. Tiel, oni devas skribi Kmera, ne Ĥmera. Vidu la anglan artikolon [kʰeɛmaʔraʔ pʰiːəsaː]. --Mahmudmasri 00:02, 3 Aŭg. 2011 (UTC)

La argumento sonas konvinke: Mi finas la malunuecon, kiu estas kritikata ekde pli ol du jaroj, kaj alinomigas la artikolon pri la etno "ĥmeroj" al la formo "kmeroj". Tio ankaŭ signifas, ke la dezirinda kaj ĵus kreita artikolo pri la terora reĝimo de la Ruĝaj Kmeroj havu tiun nomon kaj ne la titolon "Ruĝaj Ĥmeroj".

ThomasPusch 18:33, 24 Okt. 2011 (UTC)

NPIV havas "ĥmero"n kaj ne "kmero"n. Vd: [1], sed [2] mankas. Do mi forte preferus la ĥ-formon. Osteologia (diskuto) 01:05, 3 okt. 2017 (UTC)Reply

La formo en PIV estas bazita je eraro. La literoj "kh" ofte indikas, ke en la originala vorto oni uzas ĥ-sonon, sed en la nacilingva nomo "Khmer" ĝi reprezentas spiran k-sonon, ne ĥ-sonon. Aperas rimarko pri tio ĉe la retejo de Bertilo kaj en ReVo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:04, 21 okt. 2019 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Kmeroj".