Diskuto:Konstanca Lago

Kial Konstanca, se la germanoj diras Boden-lago? La lago situas en alemana lingvoareo.

Kara Narvalo, "Konstanca Lago" jam delonge enhejmiĝis en Esperantio. Kiel germano mi tute ne vidas problemon en tio. Amike Montanesko 08:53, 10. Maj 2005 (UTC)

Tiukaze ĉio en ordo. Mi rimarkas nun, la nomo memorigas min pri rumana havenurbo Constanta elparolata Konstanca (se mi bone scias). Narvalo 09:02, 10. Maj 2005 (UTC)

La lago situas komplete en germanlingva areo kaj la germanlingva nomo estas "Bodensee". Regule la loka nomo estu la bazo de la esperantigo, pro tio la esperanta nomo "Bodenlago" estas korekta. Ankaŭ en la nederlanda la nomo de tiu lago estas "Bodenmeer", la svedoj diras "Bodensjö(n)", la finnoj "Bodenjärvi", la rusoj "Боденское озеро" (bodenskoje ozero), kaj eĉ la japanoj diras ボーデン湖 "Bōden-ko" kaj la ĉinoj 博登湖 "Bódēng-hó".
La esperanta formo "Konstanca Lago" estas tute neregula riverenco antaŭ la angla kaj franca lingvoj, kiuj uzas tian alian nomon.
Mi scias ke la neregula esperanta nomo estas jam pli disvastiĝinta ol la regula nomo - tamen mi opinias ke indas disvastigi regulajn nomojn kaj proponas de renomi tiun artikolon en Bodenlago. --Algoviano 13:56, 4. Maj 2007 (UTC)

Reiri al la paĝo "Konstanca Lago".