Diskuto:Konveksa presado
Alinomendo
redaktiLa nuna kapvortaĵo "Relieftipa presado" estas malkrara kaj konfuza:
- Ankaŭ la konkava preso estas reliefa
- La kliŝo ne nepre estas konsistas el "moveblaj tipoj"
Pli internacia termino estus alta preso; tamen la plej sistema triopo da terminoj estas "konveksa preso" (ĉi tiu presmetodo) -- "platpreso" -- "konkava preso" (kp la respondajn terminojn polajn). Mi do proponas ŝanĝi al "Konveksa preso". --- Sergio (diskuto) 06:07, 27 Feb. 2015 (UTC)
"Konveksa" ne konvenas, se oni priatentas ĝian difinon en ReVo: "Prezentanta elstaran randon, kiel cirklo aŭ sfero: la konveksaj speguloj malgrandigas la objektojn." La rando de tipo ne havas rondan formon, sed eĝon. Konveksa formo de tipo donus malklaran presaĵon. Vidu ankaŭ: https://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Konkava_preso. En Bildvortaro, Antverpeno, FEL 2012, estas ĉapitro pri "Reliefa presado".--Riŝo (diskuto) 13:26, 7 Mar. 2015 (UTC)