Diskuto:Korbopilko

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by Susomoinhos

Korbopilko estas pilko!!! Cetere, ĉu iu scias, ĉu "korbopilkado" estas pli uzata ol "basketbalo"? --Raoni Sousa 15:47, 19. Sep 2006 (UTC)

Korbopilkado estas purista versio. Ambaŭ uzendas--Goren 10:13, 27. Jun 2008 (UTC)

Mi ŝatus renomi la paĝon al Korbopilko. Se ekzistas longe akceptata "piedpilko" por la sporto, kial ne korbopilko por ĉi tiu sporto? Ĉu iu kontraŭas? --Chuck SMITH 09:57, 13 Mar. 2011 (UTC) Mi kontraŭas, jam priparolita kelkfoje. Narvalo 10:24, 13 Mar. 2011 (UTC)

Mi konsentas kun Chuck, ke la titolo estu Korbopilko. Tiel nomiĝas la sporto laŭ PIV, kaj tia uzado de la vorto "korbopilko" estas, laŭ miaj spertoj, tre normala en ĉiutaga parolado. Simile estas kun aliaj sportoj kun nomoj, kiuj finiĝas per pilko. --Gramatikulo 00:20, 14 Sep. 2016 (UTC)

Mi plene poras. La artikolo estu alinomita al korbopilko. Oni uzas tiun nomon pro metonimio, fenomeno ekzistanta en ĉiuj lingvoj de la mondo, ankaŭ en esperanto. Vorto kunmetita kun alia elemento + pilko (piedpilko) troveblas jam en la Vortaro de Esperanto de Kabe (1911). En la difino aperu ankaŭ la tre uzata basketbalo, kaj por kontentigi ĉiujn, ankaŭ korbopilkado, eble tiel: "Korbopilk(ad)o aŭ basketbalo estas...". Mi proponas, ke ni voĉdonu kaj agu konsekvence.

Susomoinhos (diskuto) 00:04, 27 nov. 2016 (UTC)Reply

Bonvolu viziti la diskutpaĝon

La foto rilatas al basketbalo, ne al korbopilkado. Jen foto de korbopilkado

Reiri al la paĝo "Korbopilko".