La neologismon «anglumi» redakti

Paralele al krokodili on povus ankaŭ uzi la verbon anglumi, uzante ĝin, kiam malsamlingvaj Esperantistoj utiligas inter si la anglan por pli bone kompreni sin reciproke. Verdire mi ĝis nun ne nur neniam aŭdis la vorton, sed eĉ neniam spertis la bezonon krei ĝin. Memoru pri la Esperantaj renkontiĝoj, je kiuj vi ĉeestis: ofte oni konstatas, ke la Francoj uzas la francan inter si kaj la Germanoj la germanan, sed ĉu vi nur unufoje aŭdis Germanon diri al Franco: «Ho, finfine estas tro malfacile paroli en Esperanto; ni diskutu anglalingve»?

Tute male la instruistoj pri fremdaj lingvoj konfesos al vi, senkuraĝigitaj, ke en la renkontiĝoj inter Francoj kaj Germanoj, kie la celo estas, ke la Germanoj provu paroli la francan kaj la Francoj la germanan, preskaŭ ĉiam la gejunuloj rapide rezignas kaj fine babilaĉas en tre malaltnivela lingvo, kiun ili opinias la angla. Tial mi proponas la neologismon anglumi, ĉar ĝi estos ege utila, sed nur por la Esperantistoj instruistoj de fremdaj lingvoj, kiam ili interŝanĝos ĝemojn koncerne la nivelon de siaj lernantoj: «Mi penis dum pluraj tagoj por prepari tiun renkontiĝon kun junaj Germanoj. Ho ve! ili ne ĉesis anglumi.» Por paroli pri nia Esperanta vivo ni neniam bezonos tian vorton. Keskastel 10:43, 18. Feb 2005 (UTC)

Mi kredas ke en la supra teksto de Keskastel estas pluraj eraroj:
  • Anglumado fakte ekzistas en Esperantio. Mi ekzemple iam anglumis kun sveda komencanto ĉe la IJK en Pato Branco. Aliaj ekzemploj estas multnombraj. Eble estas vere, ke oni pli ofte anglumas en junularaj renkontiĝoj franc-germanaj ol en Esperantio, sed certe estas malvere, ke oni tute ne anglumas en Esperantio.
  • La vorto "anglumi" ne estas neologismo. Ĝi estas simpla vortfarado laŭ la Esperanta metodo (kun la iom malstrikta uzo de "um" akceptata en ĉiutaga lingvaĵo).
Aldone, mi ne tute komprenas la intencon de la teksto. Ĉu vi proponas ke ni kreu artikolon "Anglumi". Mi persone ne kredas tion necesa, sed tio estas diskutebla. Se vi kredas ĝin necesa, keru ĝin, kaj poste ni povas vidi ĉu ĝi vere enhavas encklopediecajn informojn. Se ne, oni devas aŭ ŝanĝi aŭ forigi ĝin. Marcos 11:56, 18. Feb 2005 (UTC)

Saluton Keskastel, kontraste al vi, mi komprenas la vorton anglumi tiel: okupiĝi pri / pasigi tempon kun/ angloj ... (anglo estas la baza vorto al kiu rilatas "um") - sed povas esti, ke via proponita uzo tamen estas ebla.

Cetere mi ne povas entuziasmiĝi pri la trovado de ĉiam novaj reptilvortoj. Tro facile tio povas rezulti en diskriminacio. Ĉiu homo havas la rajton uzi lingvon laŭ sia elekto. Se esperantistoj kunvenas ili kompreneble preferos Esperanton, sed ĉu necesas la konata daŭra admonado: "Ne krokodilu! Ne aligatoru! Vi kajmanas?!" Tio al interesiĝantoj kaj novuloj impresas kiel groteska sektoregularo. (Tio ne estis kritiko pri la artikolo, sed pri movadaj kutimoj) Montanesko 12:30, 18. Feb 2005 (UTC)

Kiel vi povas legi ekz-e ĉe Aligatorejo, la aliaj reptiloj estas pli akceptataj ol krokodiloj. Do tute ne faras sencon diri ke la aldono de novaj reptilaj vortoj rezultas en diskriminacio. Pli verŝajne estas male. Marcos 20:56, 19. Feb 2005 (UTC)


Mi konstatas, ke okazis miskompreno; mi neniam proponis serioze la kreon de nova vorto: mi nur konstatis, ke neniam du malsamlingvaj Esperantistoj uzas la anglan por pli bone interkompreniĝi. Mi konsentas, ke tiu lingvo povos tenti svedan komencanton, sed neniam iun, kiu ekstudis la lingvon antaŭ kvar jaroj; male, instruistoj konstatas, ke post kvar jaroj la plejparto de iliaj lernantoj estas kapablaj nur balbuti en fremda lingvo.

Oni bone komprenu, ke mi tute ne intencis moki pri la komencantoj, kiuj kelkfoje preferas esprimiĝi nacilingve; mi nur volis montri iun superon de Esperanto kompare kun aliaj lingvoj. Mi estas tamen pli severa kontraŭ la «eminentuloj», kiuj ne zorgas uzi Esperanton, kiom eble plej puran Esperanton, antaŭ novuloj, kiuj tamen venis por aŭdi ĝin. Al junulo min demandanta, kiam li povos trapasi la kapablecon, mi iam respondis: «Kiam vi sentos vin kapabla paroli nur en Esperanto dum la aranĝoj». Keskastel 13:34, 18. Feb 2005 (UTC)


Pri la etimologio mi ĉiam pensis gravaj la faktojn ke krokodiloj estas verdaj, kaj havas grandan buŝon. — La komenton aldonis, sen subskribo, 62.216.16.114 (diskuto  • kontribuoj) 02:29, 22. Sep 2009

Reiri al la paĝo "Krokodili".