Diskuto:Kvarkolormapa teoremo

Artikoltitolo redakti

Laŭ mi strangas la uzo de "kun" en la titolo. Ĉu oni povas iel pravigi ĝin? Mi preferus kiel titolon "Teoremo de kvar koloroj", aŭ, se ni decidas havi iom pli precizan nomon por tiu teoremo ol multaj naciaj lingvoj, "Kvarkolormapa teoremo". Kion opinias la aliaj? Marcos 12:13, 21. Sep 2010 (UTC)

Mi nun ŝanĝis la titolon al "kvarkolormapa teoremo", kaj menciis kiel alternativan nomon "teoremo pri kvar koloroj" (kiu nun ŝajnas al mi pli taŭga ol "teoremo de kvar koloroj"). Marcos 09:03, 29 Nov. 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "Kvarkolormapa teoremo".