Diskuto:La islanda penismuzeo

titolo redakti

Mi ne kontentas pri ĉi titolo. Unue, la muzeo nomiĝas Hið Íslenzka Reðasafn. Kial entute krei alternativan, Esperantan nomon kiu ne estas uzata en la reala mondo? La Germana originala artikolo, laŭ kiu la Esperanta versio estas traduketita, nomiĝas Reðasafn, mallongigite. Se Germanlingvanoj povas kompreni laŭ la kategorieco de l' artikolo ke temas pri muzeo, kial ne ni? (Kaj ne forgesu, ke Hið Íslenzka Reðasafn (muzeo) eblas.)

Due, "faluslogia" estas bizara vorto ŝanĝenda. Ekde kiam "-logi'" estis ĉie uzebla Esperanta sufikso? Mi aŭdis pri ŝajn-sufikso "-ologi'", sed per tiu devus esti *"falusologio"- (Se rekte prenita el la scienca Latin-Helena lingvo: *"falologio"). Sed ĉu vere ekzistas scienco pri falusoj??? Mi forte pridubas tion. Ĉiukaze sonas strange konstrui tutan muzeon pri tia scienco. "La islanda falusa muzeo" estus pli taŭga titolo. Tamen mi ankaŭ dubas, ĉu la muzeo ekspozicias nur falusojn. Mi ne estis tie mem, sed laŭ mia kompreno pri mortintaj bestoj tiuj ne plu produktas sangon, kaj ties penisoj do ne (plu) estas falusoj (en erekcia stato). Se esperantigi, devus esti "La islanda penisa muzeo". La Islanda nomo Hið Íslenzka Reðasafn rekte signifas "La Islanda Kackolekto". Bab 13:52, 30. Mar 2005 (UTC)

Mi konsentas ke via varianto de titolo "La islanda muzeo de peniso" estas pli bona ol titolo 'La islanda faluslogia muzeo'.Elv 14:36, 30. Mar 2005 (UTC)
  • Mi rimarkis ke vi movis la artikolon La islanda faluslogia muzeo. Temas pri esparenta nomo de la muzeo, kiun mi mem vizitis kaj kiun fondis islanda e-isto el la generacio, kiu organizis la 62-an UK en Rejkaviko en 1977. La muzeo ekde la komenco uzis E-on kiel oficialan lingvon kaj la nomo aparas / aperis ankaŭ ĉe la hejmpaĝo. La katalogo estas plurlingva, la montritaj eroj vere estas nur penisoj kaj esparanta prikribo troviĝas ĉe ĉiu ero. Ĉiĉeronado estas E-lingva.
  • Vi devas koni islandanojn por kompreni la "sciencajn" aspektojn. Krome oni simple povas kontroli, ke la e-lingva stumpo estis kreita kvin monatoj antaŭ la germana  . Vidu ankaŭ de:Diskussion:Liste der Museen in Island, kie mi menciis la muzeon en oktobro 2004. Amike Gangleri | Dh | D 23:49, 2. Apr 2005 (UTC)
Bone. Mi fakte konas Islandanojn, kaj ne kredas ke ilia senco pri humuro estas elstare alia ol tiu de la ceteraj nordianoj. Sed mi neniam estis en Islando, do eble mi maltrafis ion. Rilate al la nomo mi nur havas du komento-demandojn:
1. Se la oficialaj nomo kaj lingvo de la muzeo estas Esperantaj, kial la Germanvikipedia artikolo tute ne mencias ĉi sufiĉe "eksterordinaran" fakton?
2. Ĉiukaze, la nomo estas erara. "Faluslogia" estas erara vorto kaj semantike ("faluso" ne egalas "peniso"n) kaj morfologie (devus esti "falusologia", aŭ "falologia", se prenita kiel Helena fremdvorto). Ĉu ni tamen akceptu tian eraran nomon, nur ĉar ĝi havas tradicion? Bab 13:00, 5. Apr 2005 (UTC)
  • Dankon Bab pro la respondo. La muzeo longjare troviĝis en la fama ĉefstarto "Laugarvegur" proksime de la (tiama?) librovendejo "Mál og menning". Bedaŭrinde mi ne trovis retadreson ĉar http://www.mm.is/ nun alidirektas al http://edda.is/net/products.aspx?lid=-1 , verŝajne al la hejmpaĝo de la nuna posedanto de la samnoma eldonejo.
  • La germanlingvan artikolon mi rimarkis hazarde kaj enmetis ligon, kiu ĝis nun ne estis korektita. Ĉe de: okazas strangaj bataloj rilate enhavon de, kvaliton de, vidpunktojn en diversaj titoloj. Verŝajne la artikolo estis verkita el informoj de la muzea hejmpaĝo. Mi ne ŝatis ŝanĝi ĝin por ke ĝi ne estu forviŝata pro bagatelaĵo.
  • Rilate al la titolo de la artikolo kaj al la e-a nomo de la muzeo vi verŝajne pravas. Laŭ mia scio la ĉefnomo estis islanda (Hið Íslenzka Reðasafn uzante historian formon kun "z" anstataŭ "s") kaj se mi bone rememoras la tabulo ĉe la enirejo enhavis ankaŭ la tradukojn por allogi preterpasantojn.
  • Laŭ mi ni povas lasi la artikolon ĉe La islanda penismuzeo. Kiam mi kreis la artikolon mi alskribis la muzeon sed ne ricevis respondon. Se "oni" insistos pri la antaŭa titolo ni denove devas pripensi vian duan demandon.
  • Cetere inter la ekpoziciaĵoj estas specimenoj (penisoj de diversaj balenoj) kiuj mezuras plurajn metrojn. Tute alia demando estas kiun impresos / interesas tio. Amike Gangleri | Dh | D 17:46, 5. Apr 2005 (UTC)
Reiri al la paĝo "La islanda penismuzeo".