Diskuto:Langrompilo

Hmmm... mi pensas ke la titolo de ĉi tiu artikolo devas esti langrompilo, ĉu ne? --Chuck SMITH 18:55, 7. Dec 2003 (UTC)

En la franca tiaj frazoj estas nomitaj ĉu tourne-oreille ĉu tourne-langue t.e. ĉu orelturnilo ĉu langturnilo. En la angla Tongue-twister, en la germana Zungen-brecher. Do ni povus ankaŭ sugesti Langturnilo. Ĉu iu jam antaŭe proponis ion ? Arno Lagrange 22:11, 7. Dec 2003 (UTC)
Laŭ mia vortaro de-eo (de Erich Dieter KRAUSE) devus esti langorompilo. Google diras jenon: Langorompilo: 3-foje menciita, Langrompilo: 5-foje, Langrompaĵo: 1-foje (nome tiu ĉi artikolo), Langturnilo 0-foje, Langoturnilo: 0-foje - Kion fari? --Unukorno
Laŭ mia sperto kiel esperantoparolanto, la plej kutima vorto estas "langrompilo". Mi do tuj movas la paĝon al sub Langrompilo, kreante ankaŭ plusendilon je Langorompilo. Bab 13:21, 8. Dec 2003 (UTC)

Ĉu ŝi scias... redakti

"Ĉu ŝi scias se ĉi-scene la sklavo ŝtelos la sceptron?" ĉu ne pli laŭsintakse estu "Ĉu ŝi scias, ĉu ĉi-scene la sklavo ŝtelos la sceptron?" -- Tonymec 10:54, 21. Sep 2005 (UTC)

Ankaŭ al mi ŝajnas ke tio estus varianto pli esperanta, ĉar la vorto se ne uziĝas ĉi-sence en Esperanto (kaj estas anglismo aĉa). Sed kun dua ĉu la frazo parte perdos sian langorompilecon %)--Goren 14:20, 6. Aŭg 2008 (UTC)

Link suggestion redakti

Hi, no hablo espanol muy bien :p Hi, i added a link to the 'external links' section. It is a dutch weblog and tongue twister ('tongbreker') database. The site is totally devoted top it and will continue to expand rapidly. I would like the site to be listed, because it will offer more than 'just' and index of tongue twisters. There is also a weblog, links and the ability for users to post comments and rate the tongue twisters. - You should check it also, if your dutch is good enough :) Greetingz, Ramon Eijkemans

Langrompilo estas perfekta titolo. 86.195.140.149 14:58, 7. Sep 2008 (UTC)

Reiri al la paĝo "Langrompilo".