Lav-urso estas laŭmorfema francismo. Oni ŝanĝu la titolon al prociono, kiu estas preferata de PIV kaj sekvas la normojn de esperantigo de organismo-terminoj. Mi mem ne ŝanĝos ĝin, ĉar komplika faktoro estas la jamekzisto de klariga paĝo tiutitola. --N-k 02:40, 14. Sep 2010 (UTC)

  1. Kontraŭ Kontraŭ: . La vorto lav-urso ne nur tradukas laŭmorfeme la francan vorton, sed ankaŭ la germanan (Waschbär). Krome prociono devus esti uzata por la genro (Eĉ NPIV faras tion!), ne por la plej konata specio. Alikaze ja ne eblus traduki la sciencan terminon por la genro. La ĉefa specio ja povus nomiĝi kutima prociono aŭ simile. Laŭ NPIV lavurso estas eĉ sininomo por prociono, sed en la senco de la genro. - Ŝajne tre (aŭ eble eĉ tro) ofte okazas mikso de iu genro kun la ĉefa specio. Amike --Tlustulimu 10:16, 14. Sep 2010 (UTC)
Do mi proponas la jenan ŝanĝon:
  • Lav-urso fariĝu Kutima prociono aŭ io tia (Procyon concolor) (Ĉu eblas traduki la sciencan concolor?)
  • Kreiĝu prociono (genro), ĉar prociono jam estas uzata. / Alternative ni povus alinimogi prociono al esprimo kun krampa parto kaj poste uzi la nunan titolon por la genro. (Mi preferas tion.)
  • La alinomige estiĝinta alidirektilo de lav-urso poste estu tiel ŝanĝata, ke ĝi gvidu al la genro.
Al la komenco de la artikoloj pri la genro kaj la ĉefa specio ja povas esti metataj indikoj pri la simileco de la artikoloj. Ĉu iu havas alian ideon? Krome NPIV ne proponas distingon inter la genro kaj la ĉefa specio, ĉar ĝi simple ne mencias la specion, nur la genron. Amike --Tlustulimu 10:29, 14. Sep 2010 (UTC)
Reiri al la paĝo "Lav-urso".