Diskuto:Leksikografia ordo (matematiko)

Saluton Uzanto:Sergio. Mi serĉis novajn artikolon pri biologio. Laŭ CatScan Via artikolo estas en kategorio:Biologio. Mi vidas ke Vi aldonis Leksikografia ordo (matematiko) al Kategorio:Matematiko kaj al Kategorio:Rilatoj. Ĉu vi scias ke Kategorio:Rilatoj estas en Kategorio:Matematiko (vidu catgraph. Kie estas eraro? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:07, 21 Aŭg. 2014 (UTC)


Saliton, Marek. Mi ne scias, kio kaŭzis tiun fuŝon. Tamen mi trovis pli precizan kategorion por la artikolo (Kategorio:Ordoteorio, ĝi estas subkategorio de miskonduta Kategorio:Rilatoj) — kaj nun via biologia serĉo per CatScan ne plu montras tiun mian kontribuaĵon. (Probable endus ja trovi la kaŭzon, sed mankas al mi tempo kaj volo). Sergio (diskuto) 07:46, 22 Aŭg. 2014 (UTC)

@Sergio:. dankon, ke vi korektis kategorion. Mi havas demandon. Ĉu vi povas decidi ĉu plej bone estus ke k:Ordoteorio estus en k:Rilatoj ĉu en k:Matematiko ? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:18, 22 Aŭg. 2014 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: Mi opinias, ke la termino estas tro speciala por k:Matematiko, kaj apenaŭ iu ajn serĉus ĝin sub k:Rilatoj. Same juĝis la Vikipedioj angla kaj pola: «Porządek leksykograficzny» estas klasita nur sub k:Porządki. (Fakte la pola kategorinomo estas pli taŭga por ĉi tiu okazo, ĉar kvankam temas ja unu el la gravaj «ordoj» — sed la teorio fakte tiun ĉi ordon ne multe atentas. Aliflanke, la simpla nomo «k:Ordoj» estus nesufiĉe preciza — interalie oni povus pensi pri biologio. Fakte, «k:Rilatoj» prezentas tian malavantaĝon.)

Sergio (diskuto) 14:45, 22 Aŭg. 2014 (UTC)

@Sergio: Mi korektis. Mi havas esperon ke bone. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:29, 22 Aŭg. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Leksikografia ordo (matematiko)".