Diskuto:Leteo

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by Osteologia in topic Pri Leto / Leteo

Pri Leto / Leteo redakti

Ambaŭ formoj troviĝas en NPIV, sed NPIV preferas la formon Lete/o:

Lete/o Unu el la riveroj de infero […] [1]
Let/o = Leteo. [2]

La formo Leto estas Zamenhofa, ĉar ĝi troviĝas en La rabistoj:

“En la Leto dronos via amo.”

Tiu formo ankaŭ troviĝas en poemo de Gafur Gazizi:

“Sed ŝin potenco de jarcentoj / ne pelas droni en la Leto,” [3]

Mi ne povis trovi aliajn ekzemplojn.

Tamen, la formo Leteo ŝajnas pli vaste uzata.

Ktp.

Krome, la formo Leteo estas malpli ambigua, pro evito de konfuzo kun aliaj Letoj (inkluzive de la mitaj rolulinoj). Osteologia (diskuto) 23:30, 28 maj. 2020 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Leteo".