Diskuto:Librovendejo

La kategoriigo de la nova artikolo ankoraŭ estas nekontentiga: la kategorioj "komerco" kaj "libroj" miaguste multe tro ĝeneralas - bonus kategorio "librovendado" (respektive eble pli ĝenerale "libroeldonado", en tiun kategorion enirus ankaŭ kategorioj kiel "libroeldonejoj" kaj "librofoiroj"), kaj plej bone ankaŭ aparta kategorio "librovendejoj", en kiun enirus artikoloj pri unuopaj librovendejoj... Klare kompreneblas kial tia kategoriigo ankoraŭ ne estas: tute mankas pliaj artikoloj pri la temo, kaj krei kategorion por nur unu enhavero ne havas sencon.

Tiel do por la momento restas la tre ĝeneralaj kategorioj.

ThomasPusch 11:32, 31. Jan 2011 (UTC)

Reiri al la paĝo "Librovendejo".