Diskuto:Listo de geaktoroj

(Alidirektita el Diskuto:Listo de aktoroj)

Viraj aktoroj estas aktoroj kiuj rolas nur virajn rolojn! AKTORO estas nepre, NEPRE VIRO!Roberto 07:53, 28. Jan 2006 (UTC)Roberto 07:53, 28. Jan 2006 (UTC)

La vortgrupo "*aktoroj-viroj" NE estas esperanto, almenaŭ sintakse (ĝi signifas fakte "viroj de aktoroj"; same la eŭropaĵo "*membroj-ŝtatoj" anstataŭ "membraj ŝtatoj"). "Viraj aktoroj" ne nepre signifas nur "virrolaj". Mi ŝanĝus al "Listo de aktoroj (viroj)", kaj, por la alia listo, "Listo de aktorinoj". Eĉ la angla faras tiel! - jc
Ĉi tiu listo devas esti nomata "listo de viraj aktoroj", kaj la Listo de geaktoroj devas ricevi la nomon Listo de aktoroj. Kiam uzata en pluralo, "aktoroj" ĉiam estas ambaŭseksa (la prefikso ge- estas nur malofte uzata kun tiu ĉi vorto por aparte emfazi ke temas pri grupo de ambaŭ seksoj). Nur en singularo "aktoro" povas momente alpreni viran signifon. Mi citas el PMEG por defendo de mia vidpunkto (tie "aktoro" kaj aliaj profesiaj radikoj estas listigitaj kiel neŭtraj radikoj, kaj en la jena paragrafo estas klarigite kial tamen regas konfuzo pri la sekseco de la radiko):
Plej ofte oni rutine aldonas la sufikson IN al neŭtraj vortoj, se oni parolas pri ino, kvankam tio principe ne necesas. Aliflanke ĉe multaj neŭtraj vortoj oni ofte ne montras virseksecon, eĉ kiam tio povus esti bezonata. Oni kontrastigas inter ekz. bovo kaj bovino, koko kaj kokino, Ĉino kaj Ĉinino, Svedo kaj Svedino, kuracisto kaj kuracistino, lernanto kaj lernantino k.t.p., tiel ke bovo, koko, Ĉino, Svedo, kuracisto kaj lernanto ŝajnas viraj. Tiam la kunteksto (kontrasto kun ina vorto) momente donas viran signifon al vorto, kiu per si mem estas neŭtra. Tio estas eble mallogika, sed tre praktika. Temas pri ekonomia esprimomaniero. En multe-nombro tamen tiaj vortoj restas neŭtraj: Vortoj kiel bovoj, kokoj, Ĉinoj, Svedoj, kuracistoj, lernantoj k.t.p. normale inkluzivas kaj virojn kaj inojn. Ne necesas aldoni la prefikson GE. Efektive nur ĉe la multe-nombra formo oni povas klare vidi, ĉu temas pri neŭtra aŭ vira radiko. Firme viraj radikoj neniam estas uzataj sensekse en multe-nombro. Vortoj kiel patroj, knaboj, onkloj kaj bokoj ĉiam montras nur virojn aŭ virbestojn.
Do laŭ PMEG ni devas uzi "Listo de viraj aktoroj" ĉi tie. Tio ankaŭ respegulas la klasikan lingvouzon. Marcos 15:13, 8. Apr 2006 (UTC)
Ĉar ĉe Diskuto:Johnny Depp ankaŭ jam regis konsento pri ĉi tiu vidpunkto, mi nun movas la artikolojn al ilia korekta loko. Marcos 15:36, 8. Apr 2006 (UTC)
Mi apartigis listojn de geaktoroj al listoj de aktoroj kaj liston de aktorinoj. En listo de aktoroj troviĝis sole viroj, en listo de aktorinoj sole virinoj kaj en listo de geaktoroj estis kaj viroj kaj virinoj. ĉar temas pri konkretaj personoj, estis utile apartigi tiun listojn. Sed Marcos movis liston de geaktoroj reen al listo de aktoroj. Mi bonvenigus, se li transigus ĉiujn virinojn al listo de aktorinoj. Petro 8. Apr 2006 15:50 (UTC)
Mi ne komprenas vian komenton. Daŭre ekzistas ĉiuj tri listoj: Listo de aktoroj (ambaŭ seksoj), Listo de aktorinoj kaj Listo de viraj aktoroj. Mi nur ŝanĝis la nomojn de la listoj, ĉar "aktoroj" en pluralo estas ambaŭseksa (kiel mi ĉi-supre argumentis). En via komento vi diras nenion pri tiu argumentado. Marcos 15:56, 8. Apr 2006 (UTC)

Kurioze, mi legis antaŭ du aŭ tri tagoj, artikolo en portugala lingvo, en kiu la aŭtoro diris ke inaj formoj de profesio estas provo ke virinoj egalas al viroj. Sekve, gramatikoj de 19-a jarcento diris ke la ina formo por "general" aŭ lieŭtenanto (generalo) estas neutilaj ĉar virinoj ne estas en armeo. Hodiaŭ la apero de inaj formoj al tiuj, estas provo, laŭ nia lingvosento, ke virinoj kapablas akiri tiujn rangojn. Roberto 13:22, 4. Sep 2008 (UTC)

Reiri al la paĝo "Listo de geaktoroj".