Diskuto:Listo de prezidantoj de Usono

(Alidirektita el Diskuto:Listo de usonaj prezidentoj)
Latest comment: antaŭ 1 jaro by Sj1mor

Kial vi, Bertilo ŝanĝis "prezidento" al "prezidanto" ? En PIV prezident'o estas = prezid'ant'o 3. Estas tre oportuna vorto por distingi ke ne temas pri iu kiu momente prezidas ion, sed pri iu kiu ricevis tiun honoran titolon (el baloto). Mi bedaŭras ke vi ŝanĝis tion. --- Arno

Google rezultoj:

6.120 - "prezidanto kaj" 1.830 - "prezidento kaj"

--Chuck SMITH



Ne mi ŝanĝis "prezidento" al "prezidanto" en tiu paĝo. Tion faris Chuck.

Sed en pluraj aliaj artikoloj mi ja ŝanĝis "prezidento" al "prezidanto", ĉar mi opinias, ke "prezidanto" estas multe pli bona termino. La elektinda vorto por precizigi, se iam tio necesas, estas "ŝtatprezidanto".

La Gugla statistiko tamen ne montras, pri kiaj prezidantoj temas. Oni ne povas scii, kiom el la 6120 prezidantoj Guglaj estas ŝtaprezidantoj. Sed mi ja pensas, ke la simpla (kaj oficiala) vorto "prezidanto" estas praktike la plej ofta vorto ankaŭ kiam temas pri "ŝtatprezidanto".

Efektive nura "e" anstataŭ "a" estas multe tro malgranda distingilo (se necesas distingi). Oni facile pretervidas aŭ preteraŭdas tiun solan vokalon (kvankam ĝi portas akcenton). Tial prefiksa "ŝtat-" estas klare preferinda distingilo. Krome oni ne bezonas lerni novan radikon, kaj tial ĉiuj povas facile kompreni la precizan vorton. Tamen efektive mi trovis malmultegajn okazojn, kiam precizigo vere estas bezonata.

Bertilo WENNERGREN

Tiuj estas bonaj argumentoj, sed mi opinias, ke la vikipedio ne estas taŭga loko por decidi aŭ debati tiajn lingvajn disputojn. La subtenantoj de ambaŭ pozicioj havas bonajn argumentojn, kaj oni ne konvinkos unu la alian. Mi opinias, ke oni akceptu en vikipedio ambaŭ formojn kiel oni faras en la angla vikipedio pri la diferencoj inter brita kaj usona literumo, kaj oni ĝenerale ne ŝanĝu la vortojn skribitajn de alia, sen bona kialo. -- AdamRaizen
Mi pensas, ke indas alstrebi almenaŭ iom da unueca kaj kohereco en la Vikipedio. Tiel longe, ke ni havas artikolon nomatan "Prezidanto de Usono" (kiu vere devus esti "Prezidantoj de Usono", ĉu ne?...), ni klopodu uzi la formon "prezidanto", por ke homoj ne miru, kial, alklakinte ligon al artikolo pri prezidentoj, ili anstataŭe sin trovas ĉe artikolo pri prezidantoj. Bertilow 17:50, 11. Apr 2003 (UTC)
En la supro de alidirektita paĝo estas skribite alidirektita de ..., do mi dubas, ĉu iu vere miros. La problemo, miaopinie, ne estas nur ĉu oni uzu prezidentoprezidanto, sed la tuta aro da lingvaj disputoj. Ĉu ni ankaŭ havu politikon pri la demando, ĉu oni uzu akuzativon post po, pri la uzo de surfacosupraĵo, ktp? En verko kun unu aŭ kelkaj verkistoj eblas havi unuecon, sed mi opinias, ke en verko kiel vikipedio, kun multaj verkistoj kaj skribstiloj, iom da neunueco nepre estiĝos kaj ne estas malbona.
Pri la nomo de la paĝo, mi opinias, ke ĝia nomo estu listo de prezidantoj de usono, kaj en prezidantoj de usono estu priskribo de la posteno kaj ĝia historio, kiam oni verkos ĝin. Mi movos la paĝon se neniu kontraŭas. -- AdamRaizen
Pri tiaj aferoj, kiuj rekte nomas temojn traktatajn en la Vikipedio, indas havi iom da unueco. TIel ne estas pri "po", kaj apenaŭ pri "surfaco"/"supraĵo", sed ja pri nomoj de landoj, kaj pri titoloj kiel "prezidanto". Mi tute konsentas, ke indas aldoni tekston pri la posteno "prezidanto de Usono", pri historio k.t.p., sed ne tiom plaĉas al mi la ideo renomi la artikolon "listo de...". Ni ekhavus multe da paĝoj "listo de"...". Bertilow 16:12, 14. Apr 2003 (UTC)

Se ni skribas en guglon "lando prezidento" la unua 10 trafoj temas pri ŝtatestro, se "lando prezidanto" tiam nur la unua 3 temas pri ŝtatestro (el kiu 2 Vikipedio!!!), la pliaj temas pri estroj de Akademio, Asocio, similaj. Mi komprenas, ke Bertilow fervore volas ŝanĝi nomojn (virinajn nomojn de PIV), esprimojn, lingvouzon, sed mi havas alian opinion pri aferoj. La vorton prezidento uzas/uzis multaj homoj, kiuj eble ne volas transpreni la skribotablajn cerbumaĵojn de unuopuloj.
Cetere:en:president, da:Præsident, fi:Presidentti, de:Präsident, es:presidente, fr:président,,nl:president,pl:prezydent,sv:President; do prezidento por ŝtatestro estus internacia vorto. RK

Jam dudek jaro pasis kaj jen listo de artikoloj kun ties alidirektiloj kiuj demonstras la nuna ne regula situacio:

Prezidanto de Usono (Alidirektita el Prezidento de Usono)

Vicprezidento de Usono (Alidirektita el Vicprezidanto de Usono)

Prezidanto Prezidanto laŭ PIV estas 1. tiu, kiu gvidas kunvenon aŭ kunsidon (la posteno finiĝas fine de la kunveno), 2. la plej supera estro de asocio, organizaĵo, societo ktp. (elektita por antaŭe difinita daŭro de kelkaj monatoj aŭ jaroj), 3. la plej supera reprezentanto de respubliko – por emfazi ke oni intencas ĉi tiun signifon oni povas uzi la majusklan unua literon (t.e. Prezidanto) aŭ diri ŝtatprezidanton (aŭ sinonime prezidenton). En la reĝlando Hispanio oni nomas la ĉefministron "prezidanto (de la registaro)".

Prezidento Salti al navigiloSalti al serĉilo 1. Prezidento estas ŝtatestro de respubliko. "Prezid'ent'o" estas elektita estro de suverena respublika ŝtato. "Prezid'ant'o" estas persono kiu prezidas, do gvidas kaj ordigas, kunvenon aŭ kunsidon de pluraj personoj. Laŭ la ŝtata sistemo la prezidento estas elektita en ĝenerala balotado, de balota komitato aŭ de la leĝofara instanco. Foje ankaŭ en diktaturoj la ŝtatestro estas nomata prezidento, por propagande ŝajnigi fakte neekzistantan demokratiecon. En la reĝlando Hispanio oni nomas la ĉefministron "presidente (del gobierno)", t.e. laŭvorte "prezidento (de la registaro)". Oni atentu ne mistraduki tion per "prezidento".

kaj ĉe multaj aliaj artikoloj pri unuopa prezidEntoj la situcia varias. Sj1mor (diskuto) 05:36, 19 jul. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Listo de prezidantoj de Usono".