Diskuto:Loĝdenso
Pro atentigo de uzanto 62.68.169.218, kiu demandis : nu popoldenso aŭ loĝdenso aŭ loĝantara denseco? aŭ popoldenseco? mi permesis al mi kunigi la du samtemajn artikolojn loĝantara denseco kaj loĝdenso sub ĉi lasta titolo.
Mia pripenso estis jena: loĝantara denseco kaj loĝdenso havas esence la saman signifon. Tamen la dua estas pli kompakta (3 silaboj anstataŭ 7) kaj taŭgas ankaŭ por adjektivigo kaj kunmetoj. Popoldenso laŭ sia ekstera apero similas al la tradukoj en pluraj eŭrop(id)aj lingvoj. Tamen popolo estas io alia ol loĝantaro aŭ populacio. Tiu ĉi vorto (laŭ mia scio) en Esperanto estas uzata nur en biologia kunteksto (kvankam laŭ pure scienca vidmaniero homa loĝantaro ankaŭ estas speco de populacio) Do ni venas denove al loĝantaro, kaj ties idekerno loĝi. Montanesko 2004-09-29-09-45
Komencu diskuton pri Loĝdenso
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Loĝdenso.