Monstra lingvo redakti

Mi komencis korekti la lingvaĵon, sed ekvidis ke mi fakte ne ĉion komprenis... Ĉu iu vekulo pretas transpreni la taskon?

Cetere, laŭ Libera Folio iu Lordi-ano estas eksa membro de Dolchamar. Ĉu tiu menciindas ĉi tie, kaj ĉe la alilingvaj Lordi-artikoloj? Se ni rapidas, nia kulturo havos iomete da "reklamo"... :-) Bab 19:33, 26. Maj 2006 (UTC)

Diable, la Lordi-artikoloj Angla kaj Suoma jam mencias tion! (Tamen ne diras ion ajn pri la kantlingvo de Dolchamar.) Bab 19:46, 26. Maj 2006 (UTC)

Estas bone, ke vi enmetis tiom aktualan kontribuon, sed la lingvaĵo estas (ankoraŭ!) ne tolereble malbona. Mi eĉ ne tute komprenis viajn liniojn. Kion signifas "senokjnigo"?--Diddi 20:04, 26. Maj 2006 (UTC)

Espereble vi ne "vias" min, ĉar ja ne estas miaj linioj! Mi (ankoraŭ) tute ne tuŝis la tekston, ĝuste ĉar mi ne ĉion komprenas! Bab 09:19, 27. Maj 2006 (UTC)

Kio estas la "citaĵoj" en la artikolo? Ĉu io dirita de Lordi? Io dirita pri Lordi? Kiu diris? Kio estas la fonto de la diraĵoj? Nenion tian mi trovis en alilingvaj artikoloj.--Surfo 14:43, 3. Jun 2006 (UTC)

Reiri al la paĝo "Lordi".