Ĉu Loveno la pli Nova aŭ Nov-Loveno, laŭ la modelo Nov-Jorko ktp?

Miaopinie Loveno la Nova estas pli bona, ĉar, unue, pli nova evidente ne necesas, due, Loveno la Nova sekvas laŭvorte la franca Louvain-la-Neuve... Nov-Loveno tradukiĝus kiel Nouvelle Louvain same kiel Nouvelle Zélande egalas al Nov-Zelando. Le Hibou 01:06, 24. Feb 2005 (UTC)

La problemo, laŭ mi, situas en la derivaĵoj: kiun nomon oni donu al la loĝantoj de la urbo: «la Loveno-la-nova-anoj»? kaj ĉu oni diru «En la lovena-la-nova-aj stratoj…?» Male estus facile diri: «La Nov-Lovenanoj» kaj «En la nov-lovenaj stratoj…». Keskastel 03:47, 24. Feb 2005 (UTC)

Jes, mi vidas vian punkton, kaj mi tute akordas! Mi ŝanĝos gin tuj. Le Hibou 04:27, 24. Feb 2005 (UTC)
Reiri al la paĝo "Loveno".