Diskuto:Magnetado

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by Talnat

"La magnetado estas fizika grando" same kiel longado, rapidado kaj fortado. Tamen tiuj estas pli konataj kiel longeco, rapideco kaj forteco. Ĉu do ne estus preferinde paroli pri "magneteco"? Nur "rapidado" ŝajnas al mi esti foje pli trafa ol "rapideco". La magneteco estas io pli statika. Talnat (diskuto) 00:27, 19 jun. 2017 (UTC)Reply

Mi uzis "magnetado", ĉar tio ja estas la nomo kiun tiu grando havas en PIV. Cetere la vorto magnetado ŝajnas al mi tute taŭga traduko de la germana "Magnetisierung", de la angla "magnetization", de la hispana "magnetización" ktp. Walber (diskuto)

Reiri al la paĝo "Magnetado".