i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Walber!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 06:34, 24 Jul. 2011 (UTC)

Saluton redakti

Strange vi havas en la diskutpaĝo antaŭredakton de artikolo. Krome en via lasta artikolo Kampolinio en ĉapitro Vidu ankaŭ estas dufoje iu stranga metas, ĉu ne temas pri eraro?. Krome en tiu artikolo mankas la aliligvajn ligilojn. Mi supozas, ke estas artikolo pri tiu temo en aliaj vikipedioj, ĉu ne?--kani (diskuto) 22:12, 6 Apr. 2013 (UTC)

Walber/provejo redakti

Saluton, Walber. Mi ĵus vidis, ke vi ĵus metis novan enhavon en la paĝon Walber/provejo. Sed artikoloj ne povas havi verajn subpaĝojn. Krome proveja versio de artikolo prefere estu subpaĝo de uzanto. Por aranĝi tion, ekzistas la alinomiga funkcio de la vikipedio. Tiel vi povos ŝanĝi la titolon al Uzanto:Walber/provejo. La nuna titolo povas konfuzi novulojn aŭ aliajn nespertajn uzantojn. Se vi ne scias, kiel oni alinommigas paĝon, mi povos fari tion por vi. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 17:26, 14 Apr. 2013 (UTC)

(+) Ĉu vi eble foje celis krei subpaĝon de via uzantopaĝo? Se jes, vi forgesis la tiel nomatan nomspacan prefikson, nome Uzanto:. Ĉu mi korektu tion por vi? --Tlustulimu (diskuto) 17:28, 14 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, Walber. Mi ĵus vidis, ke vi alinomigis al Uzanto:Walber/provejo. Se vi nun aktivigus la aldonaĵon PropraProvejo en preferoj, vi eĉ supre vidus inter Mia diskutopaĝo kaj Miaj preferoj ligilon al ĝi. Mi jam forigis la superfluiĝintan alidirektilon Walber/provejo. --Tlustulimu (diskuto) 19:48, 14 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, Walber. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzebla sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Ne necesas realŝuti la bildojn. Simpla redakto de la bilda paĝo kun aldono de la necesaj informoj sufiĉas. Se vi ne aldonos ion, mi aŭ alia administranto devos forigi la bildojn pro manko de licencaj kaj aliaj necesaj informoj. --Tlustulimu (diskuto) 19:09, 8 Jul. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:13, 30 Dec. 2013 (UTC)

Dankon pro la eponimo redakti

Estu tre dankita pro via paĝo pri la matemeatikisto Ivan M. Niven, honorita de la asteroido 12513 Niven.

--Jean-François Clet (diskuto) 16:29, 22 Jul. 2014 (UTC)

Dankon redakti

Pro tabelo en Bertoletio. Mi iome plialtigis je kategorio la artikolon Nukso. Mi jam ne plu faros tie.--kani (diskuto) 23:03, 18 Sep. 2015 (UTC)

Traduka konkurso en Novembro redakti

Saluton Walber! Mi vidis, ke vi ĵus tradukis artikolon per EnhavTradukado. Dank' al tiaj tradukoj dum Novembro vi povas aliĝi al traduka konkurso, vidu (kaj aliĝu) ĉe Vikipedio:Konkurso/2015. Amike. --KuboF (diskuto) 00:05, 2 Nov. 2015 (UTC)

Vikipedia traduka konkurso redakti

Saluton Walber!

Ni tre dankas vian partoprenon en la Vikipedia traduka konkurso 2015! La konkurso finiĝos tre baldaŭ, do ni vin konsilas kontroli viajn artikolojn kreitajn kadre de la konkurso. Memoru ke la kvalito de la traduko estas tre grava por la tuta kvalito de artikolo. Ne hezitu kontroli kaj poluri se necese viajn artikolojn. Tiel vi havos pli da ŝancoj gajni!

Se vi pensas ke iu el viaj artikoloj plenumas la kondiĉojn por esti ElstaraLeginda, proponu ĝin! Atingi kiel eble plej multe da tiaj artikoloj estas unu el la ĉefaj celoj de la konkurso.

La konkurso finiĝos la 30-an de novembro 2015 je 23:59 UTC. Tiam la ĵurio havos 1 monaton por decidi kiujn estas la gajnantoj de la konkurso. Antaŭen kaj bonŝancon! --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  22:47, 28 Nov. 2015 (UTC)

Premio de Traduka konkurso redakti

Kara Walber, gratulon al via granda sukceso en la Traduka konkurso, kiu okazis en Vikipedio en Novembro 2015. Bonvolu kontakti min per mia retpoŝto por interkonsenti sendon de via premio! Amike. --KuboF (diskuto) 22:20, 13 apr. 2016 (UTC)Reply

Magnetado? redakti

Saluton, Walber!

Mi volas atentigi vin pri mia komento en la pagxo "Diskuto:Magnetado". Mi pensas, ke tiun grandon oni pli kutime kaj pli trafe nomas "magneteco". Cetere, mi sxatas viajn kontribuojn al Vikipedio pro ilia utilo. Talnat (diskuto) 01:11, 22 jun. 2017 (UTC)Reply

Kubo de Rubik redakti

Saluton, alles Esperanto, das ich je gesprochen habe, hab ich leider wieder vergessen. Ich hab aber jetzt den Kubo de Rubik Artikel auf den neuesten Stand gebracht (die letzen 2 Weltrekorde). Könntest du Änderungen sichten (und ggf. mein Esperanto korrigieren)? Danke dir. LG, Judith Sunrise (diskuto) 10:50, 29 nov. 2018 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 09:59, 12 jun. 2019 (UTC)Reply

Konkurso VikiPrintempo 2020 - partoprenu ĝis fino de Aprilo redakti

 

Saluton Walber! En antaŭa(j) jaro(j) vi jam partoprenis la konkurson VikiPrintempo, do mi pensas, ke vi povas interesiĝi pri remalfermo de la konkurso! Kompare al antaŭaj jaroj, nun la konkurso daŭros nur ĝis fino de Aprilo - je 1 monato malpli. Do, neniu hasto, sed la horloĝo tamen tiktakas.

La antaŭan jaron vi ne povis partopreni per temo pri via propra lando - tio nun ŝanĝiĝis! Kaj eĉ se vi pensus, ke Vikipedio jam enhavas ĉiun eblan artikolon pri lando de via intereso, legu plie, tiel vi pli bone povas partopreni en Vikivojaĝo.

 

Mi vin ankaŭ speciale atentigas kaj invitas partopreni la konkurson en Vikivojaĝo! Vikivojaĝo estas relative nova frato de Vikipedio, kiu celas helpi al esperantistoj pli agrable vojaĝi danke al buntaj turismaj informoj pri ĉiuj turismaj cellokoj (ankaŭ ne tre kutimaj). Vikivojaĝo daŭre estas en la Vikimedia Kovilo kaj serĉas sian aktivan komunumon. Kun la komunumo (ĉu ankaŭ vi estos parto de tio?), Vikivojaĝo maturiĝos kaj havos memstaran subdomajnon, tiel pli bone provizante la informojn.

Mi konscias, ke redaktado en Kovilo estas iom malsama ol en Vikipedio. Tial por plifaciligi viajn unuajn paŝojn kaj instigi vin provi Vikivojaĝon vi ricevos 2-oble pli multajn poentojn en Vikivojaĝo ol en Vikipedio! Nur pro tio, ke vi provis. Krome, estas speciala premio por la plej granda kontribuo ĝuste al Vikivojaĝo - kaj tiun vi povas ricevi aldone al la kutimaj premioj! Ni kredas, ke Vikivojaĝo havas multon por provizi al Esperantujo kaj Vikimedianoj - tial tiuj specialaj ofertoj. Kaj, eble vi ekŝatos Vikivojaĝon kaj decidos redakti ĝin ankaŭ post VikiPrintempo.

Por partopreni la konkurson venu al jenaj paĝoj kaj listiĝu en la listo:

Nomo de la organizanto, Uzanto:KuboF Hromoslav (diskuto) 21:49, 27 mar. 2020 (UTC)Reply

We sent you an e-mail redakti

Hello Walber,

Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.

You can see my explanation here.

MediaWiki message delivery (diskuto) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)Reply

Kipro (insulo)‎‎ redakti

Saluton, Walber. Dankon pro la nova artikolo Kipro (insulo)‎‎. Mi ĵus korektis la tiean informkeston, ĉar ĝi ne funkciis pro malĝuste uzataj parametroj. Krome mi aldonis la nomojn en la greka kaj turka, laŭ la germana artikolo. Mi esperas, ke tio estas en ordo por vi. Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:37, 27 jan. 2021 (UTC)Reply

Federiko Vanga redakti

Saluton, Walber. Mi ĵus vidis, ke vi rekreis la artikolon Federiko Vanga. Hieraŭ alia uzanto ŝanĝis la titolon al Frederiko Vanga, laŭ la kutima esperantigo de la germana nomo "Friedrich". Ĉu vi eble ne rimarkis tion? --Tlustulimu (diskuto) 17:09, 20 jun. 2021 (UTC)Reply

@Tlustulimu: Dankon Tlustulimu mi efektive ne rimarkis la ŝanĝon. Mi daŭre havis la artikon en miaj tradukoj kaj ne vidinte ĝin en Vikipedio, mi pensis, ke mi forgesis publikigi ĝin. Mi ne scias kiel nuligi la reverkitan artikolon. Vi certe scias, bonvolu nuligi ĝin. Dankon!

  Farite Mi ĵus forigis la duoblaĵon. La nuna titolo estas Frederiko Vanga. - Eble ja estus bone, se vi uzus en aparta langfolio de via foliumilo la paĝon Specialaĵo:Lastaj ŝanĝoj. Tiam vi rimarkus, se alia uzanto faras ion tie. Mi kutime rigardas al tiu paĝo, precipe ĉar mi kiel administranto ja volas rimarki ĉu iu vandalas ion. --Tlustulimu (diskuto) 17:51, 20 jun. 2021 (UTC)Reply

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Walber, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply