Diskuto:Mallongigo

Demando redakti

Kiel esperantigi la franca titolo Maître (mallongigita Me) (p : Mes) uzata france por la genotarioj, geadvokatoj, la tribunalaj aŭkciistoj, la geadvokatoj por la Konsilioj de Ŝtato kaj la Tribunalo de Kasacio ? Kaj kiel mallongigi la Esperanta ekivalento de tiu titolo ? 90.12.76.38 11:07, 5. Okt 2008 (UTC)

Mallongigo de la vorto "Mallongigo"? redakti

Ĉu iu scias la mallongigo de la vorto "mallongigo"? Nomiĝas pro ekzemplo "Abk." en germana. Jakov 20:24, 23. Mar 2009 (UTC)

En PIV ĝi estas "mll". Tiu mallongigo estas malofte uzata, sed oni eble bezonas ĝin en vortaroj ks. --Surfo 19:43, 2. Apr 2009 (UTC)

«p.K.» = «post Kristnasko» redakti

Mi korektis la misan klarigon «p.K.» = «post Kristo»; Surfo malfaris mian korekto (versio 5751861 de Sergio), refarante ĝin «post Kristo». Tial mi klarigu, kial mi opinias tiun interpreton malĝusta.

Kristanismo apartigas du ĉefajn momentojn el la biografio de Jesuo la Kristo: la enkarniĝo (la Kristnasko), kaj la krucumo (Pasko). La nuna gregoria kristana erao uzas la unuan tempopunkton (ne gravas, ĉu realan aŭ mitan) kiel la epoĥan eventon, de kiu oni nombras la jarojn.

Oni povas preskaŭ egale bone diri "antaŭ Kristo" kaj "antaŭ la Kristnasko" — la Krista (do, homa) epizodo en la biografio de la Dua Persono komenciĝas ekde ties naskiĝo (kvankam la mezepokaj armenoj, pli logike, komencis ekde Anunciacio = la koncipo). Tial mi ne korektis "a.K." (kvankam «antaŭ la Kristnasko» estus pli preciza).

Sed «post Kristo» estas frape erara. Tio konvenus por la depaska jarnombrado (kp la mezepokan manieron komenci la jaron je Pasko, kaj la konfuzon kiun tia novjariĝo kreis en la kronologio, kiam en unu sama jaro aperis po du aprilaj datoj).

Provu voĉlegi «Gajo Julio Cezaro Aŭgusto mortis la 19-an de aŭgusto de la 14-a jaro p.K.» — ĉu Aŭgusto mortis post Kristo?? Ne: li mortis en la 14-a jaro de Kristo = kiam Kristo aĝis 13 plenajn jarojn = je la 14-a jaro post ties naskiĝo.

Pli ĝusta dirmaniero estus «d.K.» = «de Kristo» = lat. Anno Domini. Sed «p.K.» jam enradikiĝis en Esperanto. Oni ja povas ĝin reteni — se oni ĝuste indikas la epoĥan eventon, kiu estas la Naskiĝo de Kristo (kp la rusan «от Р.Х.» = «от Рождества Христова»; mi supozas, ke ĝuste tion celis la iniciatinto de la mallongigo, sed poste nesufiĉe klera vortaristo ĝin misinterpretis).--Sergio (diskuto) 11:24, 26 Sep. 2015 (UTC)

Viaj rimarkoj estas kleraj kaj povas esti interesaj, sed ili neniel ŝanĝas la fakton, ke la Esperanta mallongigo "p. K." (troviĝas ankaŭ variantoj, ekz. pK kaj p.K. kaj p. Kr.) estas uzata por "post Kristo" kaj ĉiuj (krom vi?) ĝin komprenas ĝuste. La saman interpreton donas ankaŭ vortaroj (mi konsultis nur kelkajn). Esperanto ne estas la sola lingvo, kiu uzas por datoj formulon similan al "post Kristo".
Temas pri konvencia mallongaĵo kaj nomo por konvencia tempokalkulo. La artikolo kaj ties listo ne celas logikumi pri la esprimoj aŭ prezenti alternativojn, nur prezenti la faktan uzon. – Neniel eblas, krom eble ŝerce, anstataŭigi la esprimon "post Kristo" per "post Kristnasko". Ekzistas nenia dubo pri la kutima signifo de "Kristnasko". Se oni volas precizigi la ĝustan komprenomanieron, eventuale eblus skribi "post [la naskiĝo de] Kristo", sed ankaŭ tia klarigado okazu aliloke, ne en la prilingva artikolo "Mallongigo". --Surfo 09:45, 28 Sep. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Mallongigo".