Diskuto:Antisimetria rilato

(Alidirektita el Diskuto:Malsimetria rilato)
Latest comment: antaŭ 11 monatoj by Filozofo in topic Necesas alinomi

Necesas alinomi redakti

Mi opinias, ke nepre necesas uzi por tiu ĉi termino Esperantan nomon "Antisimetria rilato", kaj jen kial:

1. La normala senco de mal rilate ian skalon aŭ spektron (eĉ nocian) estas, ke, kontraste al karakterizo "X-a", "ne-X-a" signifas neadon de la eco, kiun priskribas adjektivo "X-a" kaj "mal-X-a" signifas polaran econ, eĉ pli forte ne-X-an ol simpla eco esti ne-X-a. Ekzemple, ne-refleksiva rilato estas tia rilato, kiu ne estas refleksiva (t.e. ne estas refleksiva por almenaŭ unu elemento de portanta aro, kaj mal-refleksiva rilato estas tia, ke ĝi ne estas refleksiva por ĉiu elemento de portanta aro.

Normale ne povas okazi tiel, ke io estas X-a kaj mal-X-a samtempe. Tamen antisimetria rilato povas esti ankaŭ simetria. Tial la termino "malsimetria" por tiu ĉi nocio absolute ne taŭgas!

2. Unuavide, ankaŭ "antisimetria" ne estas tre taŭga, tamen miascie ekzistas nenia pli taŭga formo, dum la formo "antisimetria rilato" havas la avantaĝon, ke ĝi estas ekstreme internacia matematika termino: la koncernaj formoj en ĉiuj 19 lingvoj, en kiuj tiu ĉi termino aperas en Vikipedio (laŭ hodiaŭa kalkulo - la 16an de Majo 2023) kaj kiujn mi povas kompreni, rekte respondas al la Esperanta formo "antisimetria rilato" (la skribon de la restintaj 7 lingvoj mi nesufiĉe komprenas por interpreti ĝin, sed mi suspektas, ke ankaŭ ili ne estas esceptaj).

3. La termino "antisimetria rilato" estas tradicia formo uzata por tiu ĉi nocio: ĝi aperas en jenaj vortaroj verkitaj de matematikaj kompetentuloj:

Plena Ilustrita Vortaro, SAT, Parizo, 1970
Jan Werner, Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, Brno, 1990
Olav Reiersøl, Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, Oslo, 1994, dua eldono ISBN: 82-553-0894-6
Komputada Leksikono de Sergio Pokrovskij.

Mi esperas, ke miaj klarigoj estas sufiĉe memeksplikaj kaj konvinkaj por permesi al mi senprokraste efektivigi la renomadon.

Amike, -Filozofo (diskuto) 22:12, 16 maj. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Antisimetria rilato".