Diskuto:Marie Noël

Forigo redakti

Ĉu oni povus indiki precize la motivon, pro kiu oni volas forigi ĉi tiun artikolon? En «forigendaj artikoloj» mi ne trovas tian. Dankon. Keskastel 23:32, 8. Okt 2005 (UTC)


Ankaŭ mi tute ne komprenas!! kaj kiel vi povas diri ke la esperanta teksto estas kopirajta! mi neniam aŭdis pri kopirajte protektita libro pri Marie Noel en Esperanto! Se tia libro ekzistas, oni devas tuj signali ties ekziston kaj aŭtoron, ĉar estas ege nova kaj grava libro! Kaj multe pli bonus (kaj peti de la aŭtoro permeson meti la prezenton de la aŭtoro en la Vikipedio) kaj pli pozitivus, ol forigi tekston sen pravigo kaj sen iom ajna klarigo.

Ĉu iu plendis pri la kopirajto ? Se jes, montru la plendon!

(Eliott)

Verŝajne (laŭ Robert Weemeyer) ĝi estis rekta traduko de http://www.bautz.de/bbkl/n/noel_m_m.shtml, tamen mi ne povas legi la germanalingvan tekston. Rekta traduko sen permeso kontraŭas kopirajton. -- Yekrats 22:02, 10. Nov 2005 (UTC)

Reiri al la paĝo "Marie Noël".