Diskuto:Meksiko

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Kani in topic Havenda artikolo

Meksiko ja estas la nomo de la lando, kaj de la (sub)ŝtato, kaj de la ĉefurbo. Se estas dubo, oni aldonu: Ŝtato Meksiko, Urbo Meksiko. Tio ja estas kaj Akademia decido kaj logika propono (la stranga formo "Meksikio", kvankam zamenhofa, estas misgvidiga: ĉu ĉi tie loĝas "meksikoj"? Verŝajne Zamenhof komparis erare al la paroj Alĝero/Alĝerio kaj Tunizo/Tunizio).

Mi krome korektis la plimulton el la strangaj provincnomoj proponitaj senkonsulte de "Meksika Esperanto-Instituto" (sen rilato kun la landa asocio de UEA, Meksika Esperanto-Federacio), laŭ kelkaj principoj de la Akademio mem kaj de diskutgrupo gvidata de Renato CORSETTI. Mi listigu nur kelkajn:

Hispana ll --> Esperanta lj. Hispana cue --> Esperanta kve. Evitu laŭvortan tradukon: prefere Agvaskaljento, kun Esperanta adapto de la hispana prononco, kaj ne la rekonebla "Varmakvajo" (eble "Varmakvo", la lauvorta traduko, estus akceptebla). Evitu sennecesan finaĵon -io: prefere Pŭeblo ol "Pŭeblio". Oni ellasu neakcentitan finan vokalon: prefere Meksikalo ol "Meksikalio". Singularigu pluralojn: prefere Ĉiapo ol "Ĉiapaso", "Ĉiapajo" aŭ "Ĉiapoj" Ĉar ne tro malsimilaj al la hispana (latinamerika) prononco, oni respektu la originalajn literojn h kaj z: prefere Hidalgo ol "Idalgo", Zakateko ol "Sakateko". -- Juan J. SCHMITTER-SOTO

Mi kredas, ke Meksikio estas la nomo de la lando, kaj Meksiko estas la nomo por Meksikurbo, la ĉefurbo. Werner Moeller

Mi fiksis tion. --Chuck SMITH

Poste mi vidis en la Richardson's vortaro kaj la PMEG ke Meksiko ja estas la lando, kaj Meksikurbo estas la urbo... do mi refiksas ĝin... --Chuck SMITH

Vere ne gravas al mi, sed la esperanto-adresaro ĝin skrivas Meksikio. http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro.html Ankaŭ Benson, Comprehensive English-Esperanto Dictionary, p328. Ankaŭ Wells, Esperanto Dictionary, p.307. Ankaŭ Lingua Pocket Esperanto Dictionary, p.175. Kaj laŭ la ELNA Update, p.12, 4/2000, la 5a Tut-Ameriko Kongreso de Esperanto, 15-21 de aprilo, 2001, okazis en Meksiko (Meksikurbo), Meksikio. Werner MOELLER

Nu, ni povus uzi Meksikio por la lando, kaj Meksikurbo por la urbo kaj tiam ni ne havas konfuzon. Kion ĉiuj pensas pri tio? --Chuck SMITH

Por tio kaj similaj demandoj, mi proponas la liston de lingvoj, landoj, ĉefurboj, provincoj kaj ŝtatoj de Bertilo kiel nia normo: http://bertilow.com/lanlin/index.php

La listo estas tre ampleksa kaj estas rete disponebla al ĉiuj vikipediistoj. Por variantoj popularaj, enmetu paĝon alidirektantan.

Do, Meksiko kaj Meksikurbo estus la formoj preferataj de lando kaj ĉefurbo. La paĝo de "Meksikio" aŭ alidirektus al Meksiko aŭ provizus ligilojn al la lando kaj la ĉefurbo kaj klarigus la staton de vorto "Meksikio".

--Stefano KALB


Laŭ mi (kaj mi loĝis en Meksiko), "Meksiko" povus estas urbo, ŝtato, aŭ lando. Tamen, por pli kompreno, "Meksiko" estas lando, "Meksikŝtato" estas ŝtato, kaj "Meksikurbo" estas urbo. "Meksikio" plaĉas al mi nek orele nek gramatike. Laŭ kutima vortfarado, se "Meksikio" estas lando, "meksiko" estas homo!!! Krome, kiu parolas pri "meksikia manĝo", aŭ "meksikia muziko"? Ĉu oni diru Novjorkio? Fine, laŭ la Meksika Esperanto-Federacio, la lando nomiĝas "Meksiko" --Sennomo

Mi ja nomas la ŝtaton, Nov-Jorkio, sed vi pravas ke la nomo estas Meksiko. Mi bedaŭras pro mia malbona redaktanta decido pri ĉi tio. La nova PIV ankaŭ diras Meksiko kaj mi pensas ke ni devas respekti ĝin kaj la akademio. Mi nomis ĝin Meksikio pro eraro de Zamenhof kiun mi menciis en la nuna artikolo pri Meksiko. Ĉu aliaj konsentas ke mi rajtas ŝanĝi Meksikio --> Meksiko en la tuta enciklopedio? --Chuck SMITH

Mi konsentas! --Stefano KALB

Aldonindas, ke "Meksiko" kiel landonomo estas eĉ oficialigita de la Akademio. Por plej multaj landoj la Akademio nur donis rekomendojn en listo de "Normaj landnomoj", sed por kelkaj malmultaj landoj ĝi eĉ oficialigis certan formon. "Meksiko" estas inter tiuj. Oficialigo estas multe pli forta kaj multe pli atentinda afero ol nura rekomendo. Bertilo WENNERGREN


Jorgeluis ŝangis "Maximilian" al "Maximiliano" kaj mi al "Maksimiliano". Kio estu la ĝusta formo? La unua ŝajnas angla ne konservinda, la dua hispanlingva kaj la tria esperantigita. (France ni skribas "Maximilien"). Arno Lagrange 01:30, 7. Nov 2003 (UTC)

Mi pensas ke la plej korekta formo estas "Maksimiliano", tute esperantigita. Tiu ŝanĝo kiun mi faris estis eraro. Jorgeluis.

Jorgeluis ! ĉu vi ien remetos ĉiujn detalojn de la historio kiun vi konsiderinde simpligis ? Bv krei ligilojn, ke ni ne perdu la eblecon ekscii pri la Historio de Meksiko simple el la artikolo pri Meksiko. Arno Lagrange 15:00, 18. Dec 2003 (UTC)

Certe! Mi jam metis paĝon pri la meŝika imperio, ligita el la paĝo de Meksiko. Kaj faros la koncernajn paĝojn por ĉiu periodo. Krome, la historio kiu aperis en la artikolo estis simpla kronologio (eĉ foje fuŝa, kiel tiu legendo pri la "sonĝo de princino" en lando kie ne ekzistis princinoj!), tro plena de truoj. Jorgeluis

Kial nia vikipedio parolas pri "ŝtatoj", kiam temas pri Usono, sed pri "provincoj" aŭ "subŝtatoj", kiam temas pri Meksiko? Ĉu estas iu grava administra diferenco? Kaj ĉu la oficiala hispanlingva nomo de Meksiko estas ankoraŭ Estados Unidos Mexicanos, rekte paralele al United States of America (kaj la eksa Estados Unidos Brasileiros)? Gunnar Gällmo 13:57, 23. Jan 2005 (UTC)

Mi ne komprenas la vorton "subŝtato". En Meksiko, ni parolas pri "ŝtatoj", ĉar temas pri federacia respubliko. "Provinco" estas uzata en nefederaciaj landoj (centrismaj, laŭ la terminologio uzata en Meksiko). Jes, la oficiala nomo estas "Meksikaj Unuiĝintaj Ŝtatoj", rekte kalkata de la angla nomo de Usono jam en la unua konstitucio, tiu de 1824. Antaŭ kelkaj jaroj estis propono ŝanĝi la nomon al Respubliko de Meksiko, sed ĝi ne prosperis. Jorge Luis 05:01 06. Mar 2005 (UTC)

Mi kredas ke estas prave "Meksiko" (lando) kaj "Meksikurbo" (urbo), ĉar kiam oni estas enmeksike, ĉiu priparolas ilin laŭvole. (Mi estas meksikano, do mi priscias)

Enmeksike, Mexicano estas urbano, ne landano. En Jukatano, oni priparolas Mexicanos kiel fremdulojn. Kwamikagami 20:57, 23. Dec 2008 (UTC)

Nu, laŭ mi, oni nomu ilin "Meĥiko", per ĥo, agnoskante ke la ĥo estas la prava sono per kiu oni prononcas la ikso en "México" en la Meksika hispanlingvo. la "ks" prononco estas Usonanaĵo, kaj ne neŭtralas.

Mi korektis " la suda parto de Nordameriko, respektive en Centra Ameriko." Meksiko estas ofice en Nordameriko.

Terminoj redakti

"Meksikurbo" estu la urbo, "Meksiko" la ŝtato, k "Meksikio" la lando. Kwamikagami 20:57, 23. Dec 2008 (UTC)

Saluton, Kwamikagami. Laŭ NPIV sur paĝo 723 kaj "Meksiko" kaj "Meksikio" estas la ŝtato kaj "Meksikurbo" la urbo, sed la vortaro "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" de Krause tradukas iom alie, nome "Meksiko" kaj "Meksikurbo" estas la urbo kaj "Meksikio" estas la ŝtato. Kiel ni nun traktu la malsamecon? Kore --Tlustulimu 21:34, 23. Dec 2008 (UTC)
(+) Mi krome rigardis en PIV el 1987 sur paĝon 681, kie la tuto difiniĝas jene: Meksiko estas la ĉefurbo de Meksikio. Do "Meksikurbo" tute ne aperis tie. Kore --Tlustulimu 21:37, 23. Dec 2008 (UTC).
(+)Mi ne scias kial denove ekestas la diskuto. Meksiko estas la tuta ŝtato Meksiko, kiu oficiale havas la nomon Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj. En ĝi ekzistas 31 federaciaj ŝtatoj (vi povas ankaŭ diri subŝtatoj, kvankam mi preferas "federacia ŝtato" aŭ "federacia lando". Meksikurbo aŭ la Urbo de Meksiko (kiu estas gramatike pli korekta) estas la urbo. Se oni volas difini la federacian ŝtaton aŭ landon Meksiko, oni povas diri Meksiko-ŝato aŭ federacia ŝtato Meksiko. Neniel estas problemo! Se iel ne estas tute klare oni povas demandi kaj la afero poste estas tute klare. Meksikanoj ĝenerale uzas Meksiko por la tuta ŝtato, Meksikurbo por la urbo kaj Meksiko-ŝato aŭ ŝtato de Meksiko por la federacia ŝato aŭ lando "Estado de México". En la meksikaj diskutlistoj en entute 2534 mesaĝoj 261-foje aperis la vorto Meksikio kaj 2273-foje la vorto Meksiko. Amike --Esperantst 04:16, 24. Dec 2008 (UTC)

Meĥiko? redakti

En la antikva hispana ortografio "x" sonas "ĥ" kaj ne "ks". Do la nomo de la lando devaus esti Meĥiko. --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 18:09, 15 Nov. 2011 (UTC)

Havenda artikolo redakti

Kiel havenda artikolo, mi iom plibonigis la artikolon, ampleksigis el 19 000 bitokoj al 57 000 bitokoj. Sed restas multe da laboro. Mankas entute ĉapitroj pri ekonomio, infrastrukturoj, edukado, sporto, subĉapitroj de Kulturo ktp., dum aliaj ĉapitroj kiel geografio, politiko ktp., povas esti plibonigitaj. La hispanlingva artikolo enhavas pli ol 425 000 bitokoj. Nun mi iras al Meksikurbo, kaj nur kiam mi alvenos al fino de la listo de Havendaj artikoloj mi revenos.--kani (diskuto) 12:32, 27 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Meksiko".