Diskuto:Metroo de Vieno

Jena frazo estas al mi iom nekomprenebla: "Dum la trajnoj de la linioj U1 ĝis U4 prenas sian energion el tria relo, pro historiaj kialoj la linio U6 uzas supertrakan kontaktan lineon kaj tial ankaŭ aliajn vagonojn" - kiuj estas tiuj "aliaj vagonoj"? Ĉu superflua akuzativo? Ĉu entute temas pri vagonoj aŭ vagonaroj? --Dominik (diskuto) 11:19, 9 Sep. 2012 (UTC)

Post pripenso, mi supozas ke temas pri vagonaroj malsamaj de tiuj uzataj en ceteraj linioj. --Dominik (diskuto) 11:22, 9 Sep. 2012 (UTC)
Kaj vi plene pravas, vidu la sekcion "Vagonoj". darkweasel94 (diskuto) 12:09, 9 Sep. 2012 (UTC)
Mi ne povis spuri voĉdonon pri elstareco de Metroo de Vieno. Miaopinie, tiu devus troviĝi ĝuste en tiu ĉi diskut-paĝo aŭ ĉu ĝi troviĝas aliloke? --Dominik (diskuto) 10:34, 20 Sep. 2012 (UTC)
Vi plene pravas, ke ĝi ne estis elektita elstara, nur ADLS. Tio estas pro la malnova fuŝita ADLS-sistemo - mi invitas vin kundiskuti en la Administrejo aŭ en Vikipedia diskuto:Artikolo de la semajno, kion ni faru pri tiaj ĉi paĝoj. En la Administrejo vi povas legi, ke ankaŭ mi jam vidis tiun ĉi problemon. darkweasel94 (diskuto) 10:41, 20 Sep. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Metroo de Vieno".