Diskuto:Migrado

Latest comment: antaŭ 1 monato by Sj1mor in topic Notu bone la diferencojn

Notu bone la diferencojn

redakti

migr/i (ntr) 1 Iri de unu loko al alia malproksima, sen tre difinita celo. 2 Translokiĝi de loko al loko laŭ la bezonoj, ne havante fiksan sidejon. 3 Amase k periode translokiĝi de unu restadejo al alia k reciproke

migra 1 Ne havanta konstantan loĝlokon. 2 Transportita de glaĉero for de sia devenloko. migrado. Agado de iu, kiu migras


NB emigr/i Z (ntr) Elmigri pro politika kaŭzo. emigrado. Agado de tiuj, kiuj emigras.


elmigri. Forlasi naskiĝejon por transloĝiĝi en fremdan lokon. elmigro, elmigrado. Ago de tiu, kiu elmigras

enmigri. Transloĝiĝi en fremdan landon. enmigro, enmigrado. Ago de tiu, kiu enmigras

formigri. Foriri, migrante

transmigri. Transiri, migrante. transmigro, transmigrado. Ago de tiu, kiu transmigras

Sj1mor (diskuto) 15:30, 14 jun. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Migrado".