Saluton, gekaraj. Mi pensas, ke ni alinomu ĝin al MfS, ĉar tio estis la oficiala mallongigo. La nuna titolo estis maloficiala vorto por tio. Kore --Tlustulimu 17:27, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Alinomado redakti

Saluton, gekaraj. Mi ĵus alinomis la artikolon al la oficiala nomo, sed lasis la maloficialan titolon kiel alidirektilo. Kore --Tlustulimu 19:39, 4. Jan 2009 (UTC)

Ĉu aliaj lingvoj preterdormis kun la alinomado? Nur 8 lingvoj nomas ĝin Ministerium für Staatssicherheit, dume la ceteraj lingvoj (hodiaŭ sume 21) konas ĝin kiel Stasi. Mi opinias, ke ĝi estas pli konata sub tiu ĉi nomo - Stasi. Kerio 17:28, 27. Jan 2009 (UTC)
Tamen mi pensas, ke la oficiala nomo estas pli konvena, ne la iel slangeca Stasi. Kore --Tlustulimu 17:31, 27. Jan 2009 (UTC)
Bonvolu pardoni, mi ne sciis, ke KGB estas ankaŭ slageca nomo el Комитет государственной безопасности. Kerio 17:34, 27. Jan 2009 (UTC)
Ĉu tio ne estas Ministerium für Staatssicherheit? Kerio 17:36, 27. Jan 2009 (UTC)
La diferenco al KGB estas, ke tio aspektas kiel oficiala mallongigo, dum ke Stasi ne estis la oficiala mallongigo. Ĝi do estis MfS, kiu tamen kiel titolo malpli taŭgas ol la kompleta nomo, sed pli ol la maloficialaĵo kaj eble kiel alidirektilo. Kore --Tlustulimu 17:44, 27. Jan 2009 (UTC)
Mi pensas, ke ni uzu la saman titolon kiel la germana vikipedio, ĉar estis ministerio en GDR. Do la alinomado restu. Kore --Tlustulimu 17:53, 27. Jan 2009 (UTC)
Do iun ne venis aresti Stasi, sed Ministerium für Staatssicherheit? Ministerium für Staatssicherheit aspektas kiel oficejo, sed Stasi kiel sekurecservo. Kerio 17:54, 27. Jan 2009 (UTC)
Ankaŭ la nuna sekreta servo Bundesnachrichtendienst (de tuta germanio) estas listigita en Listo de spionorganizaĵoj sub sia oficiala nomo. Do ni ĉifoje senprobleme povas fari same. Ĉu bone? Kore --Tlustulimu 18:00, 27. Jan 2009 (UTC)
(+) Mi ja forgesis mencii, ke la formo Stasi sonas iel malneŭtrale. Kore --Tlustulimu 18:03, 27. Jan 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Stasi".