Bundesnachrichtendienst [bundes.naĥriĥtn.di:nst] (akronime: BND – germane: „Federacia sciiga servo“) estas unu el la tri sekretaj servoj de Germanio. Ĝi staras sub la kontrolo de la kanceliera oficejo kaj havas du sidejojn: en Pullach apud Munkeno kaj en Berlino (planoj kunigi ilin en Berlino antaŭ 2011 estis prokrastitaj).
La BND respondecas pri informado pri eksterlando kaj havas 300 – parte sekretajn – oficejojn en Germanio kaj eksterlandoj. En 2005, la BND laborigis ĉirkaŭ 6.050 homojn, 10% el ili soldatoj de Bundeswehr; tiuj estas oficiale dungitoj de "Amt für Militärkunde" (Oficejo por Militistiko). La jara buĝeto de la BND estas konfidenca, sed ĝi superas 470 milionojn da Eŭroj.
Bundesnachrichtendienst
Bundesnachrichtendienst
registara spionada organizaĵo • federacia aŭtoritato de Germanio
Bruno Kahl • Reinhard Gehlen • Gerhard Wessel • Klaus Kinkel • Eberhard Blum • Heribert Hellenbroich • Hans-Georg Wieck • Konrad Porzner • Gerhard Güllich • Hansjörg Geiger • August Hanning • Ernst Uhrlau • Gerhard Schindler vd
Membro de
Common extremism and terrorism defense center • Chefsache vd