Diskuto:Misuro (rivero)

Kial ne Rivero Misuro? --Brion VIBBER 07:11, 18. Nov 2002 (UTC)


Certe oni povas je bezono aldoni la vorton "rivero" antaŭ la nomo "Misuro". Simile eblas paroli pri "rivero Senegalo", "rivero Gambio" k.t.p. Sed la regulo en la Vikipedio estas, ke en tiaj ĉi okazoj (ekzistas du malsamaj Misuroj, ŝtato kaj rivero, kiuj ambaŭ bezonas artikolon), oni aldonu al la artikolnomo interkrampe klarigan vorton ĉe la malpli ĉefa el ili. Bertilo WENNERGREN


Jes, ni nepre uzu la formon Misuro (Rivero). Vidu ankaux: Vikipedio:Nomoj de titoloj Amike, --Unukorno


Nu, la artikolo mem enhavas "Rivero Misuro" plurfoje. Ĉu malĝuste? --Brion VIBBER 12:05, 18. Nov 2002 (UTC)

  • Necesas distingi inter la reguloj por nomi artikolojn en la Vikipedio, kaj ĝenerala nomado en teksto. La rivero nomiĝas "Misuro", kaj eblas laŭbezone aldoni RIVER por klarigi, kaj por distingi de la ŝtato Misuro. Do: "Misuro" = "rivero Misuro" = "Misurorivero". Sed "Rivero Misuro", kun majuskla "Rivero", ŝajnas al mi malĝusta. Tute preter ĉio tio, la reguloj por nomi artikolojn en la Vikipedio diras, ke estu "Misuro (rivero)". Bertilo WENNERGREN
La reguloj ne estas gravuritaj en ŝtono, ni faras ilin. --Brion VIBBER 19:52, 18. Nov 2002 (UTC)
Prave. Ili ne estas gravuritaj en ŝtono. Sed ĉi-okaze mi ne vidas ian fortan kialon por foriri de la establita regulo, kaj precipe de la establita kutimo (supozeble estas jam pluraj aliaj artikoloj nomitaj laŭ la regulo). Iasence temas pri simpla teknika afero, detalo triviala, sed aliflanke, se ni ŝanĝus al "rivero Misuro", ni devus ŝanĝi ankaŭ aliajn artikolnomojn laŭ la nova principo. Ŝanĝi al "Rivero Misuro" laŭ mi tre malbonus, ĉar tiam ni donus la impreson, ke oni ne povas diri simple "Misuro". Tio estus ja malvera. Plia konsideraĵo povas esti la praktiko en aliaj Vikipedioj. Se la parenteza principo estas uzata ankaŭ aliloke, indas resti ĉe ĝi en la Esperanta Vikipedio. Bertilo WENNERGREN
Reiri al la paĝo "Misuro (rivero)".