Diskuto:Mondaj organizaĵoj

Mi opinias ne plej taŭga la terminon "Monda organizaĵo". Tiuj de ni celitaj organizaĵoj ne ĉiukaze estas mondskalaj sed ankaŭ regionskalaj (tion vi ja mencias en via paĝo). Ili karakteriĝas ne per sia skaleco sed per sia konsisto el pluraj ŝtatoj. Pro tio oni povas nomi ilin interŝtataj aŭ, multe pli kutime, internaciaj.

Pro tio mi konsilus la redirekton de tiu paĝo al Internacia organizaĵo: same kiel la regionaj organizaĵoj, la mondaj organizaĵoj estas nur unu tipo el la diverstipaj internaciaj organizaĵoj.

Xavy, 11 Nov 2003

Xavy ! mi ĝojas ke vi reaperas por kunlabori. Ŝajnas ke vi alportas al la projekto vian fakan spertecon pri juro : estas valora aldono al la vikipedio. Pri la du artikoloj, mi nun opinias ke ili devus ambaŭ resti sed ke "Mondaj organizaĵoj" devus esti reorganizita. Cetere ambaŭ artikoloj devus ricevi kompletigon per katalogo de ĉiuj internaciaj organizaĵoj kiuj havas ajnan gravecon. Ja ekzistas multaj menciindaj. Mi iom esploris kiel estas pritraktita en la aliaj lingvoj (de en fr). Mi konkludas ke la ĉefartikolo devas esti Internacia organizaĵo kaj ke la alia devas esti subartikolo kiu sendas al tiu ĉi kaj listigas nur la organizaĵojn kun monda amplekso. Arno Lagrange 05:47, 11. Nov 2003 (UTC)

Mi tute konsentas. Cetere, la UN devas esti ĉe la supro, kaj oni devos klare distingi tiujn mondajn organizojn kiuj estas parto de la UN disde tiuj kiuj estas sendependaj de tiu organizo, do, estas ankoraŭ laboro farota.

Mi aldonis kelkajn organizojn Vilhelmo Lutermano 6-an de februaro 2006

Reiri al la paĝo "Mondaj organizaĵoj".