Diskuto:Mx (titolo)

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by Salatonbv in topic Esperante

Esperante redakti

kion ni uzus en Esperanto por seksneŭtra titolo? "Ges-ro"?--Salatonbv (diskuto) 07:42, 14 mar. 2017 (UTC)Reply

En Esperanto tradicie ne ekzistas egalaĵo al la angla titolo Mx. G-ro, Ge-ro kaj Ges-ro (de gesinjoro) aspektas iomete strangaj al mi kaj eĉ estas kontraŭ al la sola Fundamenta signifo de la prefikso ge-, aliflanke tiu alternativa signifo estas jam sufiĉe ofta kaj uzata malgraŭ ĝia kontraŭ-Fundamenteco. Pli radikala propono de iuj estas neŭtrigi la radikon por ke oni povu aldoni -ino kaj -iĉo laŭplaĉe. Alia solvo estas tute prifajfi ĉi tiajn titolojn kaj uzi personajn nomojn. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:52, 12 maj. 2017 (UTC)Reply
Dankon. Certe en Esperanto tradicie ne ekzistas egalaĵo al la angla titolo Mx kaj eĉ en la angla tradicie ne ekzistis tia titolo. Ĉu ni volus krei la sekcion pri Esperanto laŭ via bona klarigo?--Salatonbv (diskuto) 19:34, 13 dec. 2017 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Mx (titolo)".