Mx (titolo)

titolo

Mx, kutime elparolata kiel /ˈməks/, /ˈmɪks//ˈmʌks/,[1][2] estas anglalingva titolo por uzi flanke de Mr (Esperanto: S-ro), Ms (Esperanto: S-ino), ktp. kiu ne indikas sekson. Ĝi estas ofte la sola opcio por neduumaj homoj, same kiel por homoj kiuj ne deziras malkaŝi sian sekson. Ĝi estas seksneŭtrala titolo kiu estas nun vaste akceptita de la brita registaro kaj multaj entreprenoj en la Unuiĝinta Reĝlando.[3] Ebla Esperanta traduko estas sejnjoro (mallonge se-o), surbaze de la J-sistemo por seksneŭtralaj radikoj. Alia eblo estas ekuzi la jam mallongan idan vorton sioro.

Etimologio redakti

La vorto estis unue proponita en la malfruaj 1970-aj jaroj.[4][5] Estas intencite ke la litero "x" figuras kiel ĵokera signo (komparu kun 'Tx' en elektroniko, mallonge por 'transmisii'), kaj ne implicas "miksitan" sekson.[6]

Uzado redakti

En 2013 la urba konsilantaro de Brighton and Hove en Sussex, Anglujo, voĉdonis por permesi ĝian uzadon sur konsilantaraj formularoj,[7] kaj en 2014 Royal Bank of Scotland aldonis la titolon kiel opcion.[8] En 2015, rekono disvastiĝis pli vaste trans britaj institucioj, inkluzive de Royal Mail, registaraj oficejoj respondecaj por dokumentoj kiel pasportoj kaj stirpermesiloj, plejparte da ĉefaj bankoj, diversaj aliaj entreprenoj kaj la brita karitata organizaĵo Battersea Dogs & Cats home.[9]

La titolo estas nun akceptita de Department for Work and Pensions, HM Revenue and Customs, la Nacia Prisana Servo de Britio kaj multaj konsilantaroj, universitatoj, asekuraj firmaoj kaj utilaĵaj firmaoj en la Unuiĝinta Reĝlando. La ĉambro de komunuloj de la Unuiĝinta Reĝlando konfirmis en 2015 ke ili akceptus la uzadon de Mx de parlamentanoj.[10]

En 2015 la vorto estis aldonita al Oxford English Dictionary,[11] kaj en aprilo 2016 ĝi estis aldonita al Merriam-Webster Unabridged.[12]

Mixter estas kelkfoje traktata kiel la longa formo de la titolo (kiel Mister estas de Mr).[13]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Definition of Mx. Oxford English Dictionaries. Arkivita el la originalo je 2019-05-28. Alirita 6-a de januaro 2017.
  2. On the pronunciation of Mx. Spacious Perspicacious (27-a de novembro 2014). Alirita 22-a de majo 2015.
  3. The Growing Use of Mx as a Gender-inclusive Title in the UK. UKtrans.into (20-a de aŭgusto 2013). Alirita 22-a de novembro 2014.
  4. Now pick Mr, Mrs, Miss, Ms . . . or Mx for no specific gender. The Sunday Times (3-a de majo 2015). Arkivita el la originalo je 2017-02-21. Alirita la 4-an de majo 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-02-21. Alirita 2017-02-18.
  5. Olivia Goldhill. "What’s it like to be a Mx?", The Telegraph, 11-a de majo 2015. Kontrolita 1-a de januaro 2016.
  6. Nat Titman. "When was the Mx gender-inclusive title created?", Practical Androgyny, 28-a de aŭgusto 2014. Kontrolita 4-a de aprilo 2016.
  7. Mx (Mixter) title adopted in Brighton for transgender people. BBC News (10-a de majo 2013). Alirita 13-a de februaro 2014.
  8. Saner, Emine, "RBS: the bank that likes to say Mx", The Guardian, 17-a de novembro 2014. Kontrolita 26-a de januaro 2015.
  9. "Mr, Mrs, Miss... and Mx: Transgender people will be able to use new title on official documents", Daily Mail, 4-a de majo 2015. Kontrolita 5-a de majo 2015.
  10. McCormick, Joseph Patrick, "MPs given gender neutral option when entering House of Commons", Pink News, 26-a de majo 2015. Kontrolita 4-a de aprilo 2016.
  11. Tanya Pai (31-a de decembro 2015). 10 words that explain 2015. Vox. Alirita 1-a de januaro 2016.
  12. A Gender-Neutral Honorific. Merriam-Webster. Alirita 23-a de aŭgusto 2016.
  13. Nina Bahadur, Swedish Gender-Neutral Pronoun, ‘Hen,’ Added To Country’s National Encyclopedia, April 11, 2013, Huffington Post