Tio estas iom tro ne neŭtrala, ĉu esprimoj kiel "tirane", kaj "sanga" ne povas estis esprimitaj pli senpasie kaj neŭtrale? -- Eliott 22:05, 22. Jan 2004 (UTC)

Tiu artikolo estis de fundamentista persperktivo. Qutb estis fama islama fundamentalisto! -- Multkolorbirdo 22:05, 22. Jan 2004 (UTC)

Daŭre la artikolo estas tro neneŭtrala - pri tio ankaŭ mi konsentas. Sed aparte de tio ĝenas la malunueco en la esperantlingva vikipedio literumi la nomon: Foje temas pri "Nasser" kun duobla meza konsonanto, foje pri "Naser" (ekzemple en la teksto Naserlago - la variaĵo "Nasir" plej proksima al la araba plej maloftas). Por fini la malunuecon, mi proponas subteni la variaĵon de simpla meza konsonanto, kiel transskribas ĝin ekzemple la lingvoj sen latina alfabato. Duobla -s- en transliterigo bonas ekzemple por la germana lingvo (tie "ss" vortomeze estas sono [s], "s" vortomeze estus sono [z]), sed ne estas dubo ke Esperanto ne estas la germana kaj ĉe ni litero "s" ĉiam estas sono "s" ... neniu bezono por duobla konsonanto do.

ThomasPusch 08:23, 11. Feb 2011 (UTC)

Reiri al la paĝo "Naser".