Mi ĵus malkovris, ke ĉi tiaj tagoj estas nomataj "nomfesto" laŭ PIV kaj Reta Vortaro. Vidu:

Ĉu ne indas ŝanĝi la titolon de la artikolo kaj/aŭ noti ambaŭ vortojn en la enhavo? --Eiriarte (diskuto) 11:53, 19 Mar. 2016 (UTC)

Mi tute kontraŭas. Se artikoltitolo naskiĝtago (anstataŭ ekz. naskiĝdatrevena festo, kiel oni priskribas ties festadon en la koncerna artikolo) estas akceptata, oni devas akcepti ankaŭ la esprimon nomtago. Narvalo (diskuto) 12:09, 19 Mar. 2016 (UTC)
Jes, mi konsentas pri tio, ke "nomtago" estas tute akceptebla (kaj, fakte, praktike uzata ekster Vikipedio). Do, jes, oni ne forigu ĝin. Kion mi volas diri estas, ke "nomfesto" estas miaopinie egale bona. Plie, "nomfesto" estas Zamenhofa (laŭ Tekstaro.com), trovebla en gravaj vortaroj kaj praktike uzata eĉ en la propra Vikipedio. Tamen ĝia artikolo ne troveblas en Vikipedio (nur se oni serĉas specife "nomtago"). Ebla solvo estus:
  1. Alidirekti "nomfesto" al "nomtago" (aŭ inverse), kaj
  2. Komenci la artikolo tiel ĉi: Nomtago, aŭ nomfesto, estas kutimo… (aŭ simile)
…kiel kutime faras aliaj artikoloj kun pluraj eblaj titoloj.
Reiri al la paĝo "Nomtago".