Diskuto:Normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo

La vorto "standarta" ne estas en PIV [1] aŭ en ReVo [2]. La ordinara traduko de la angla vorto "standard" estas norma. Mi rekomendas ke la titolo estos ŝanĝita al normaj kondiĉoj.

La artikolo ankaŭ mencias la terminon normalaj kondiĉoj (angle normal conditions), sed tiu ĉi estas sufiĉe distingebla el la normaj kondiĉoj, mi pensas. La unua estas pri normoj (de la IUPAC/laboratorio), la dua pri normaleco (en naturo, ktp.). Vidu ankaŭ la artikolon norma modelo (angle standard model). Hyungrokkim (diskuto) 13:59, 19 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Hyungrokkim. Mi ĵus kontrolis la tradukon de la germana "Standard", kiu estas parto de la titolo "Standardbedingungen". Laŭ la grandega vortaro de Krause estas "norma". Do via alinomigo estas en ordo. Krome mi vidis en la vortaro, ke "standardo" havas tute alian signifon, kiu neniel rilatas al normoj, sed al flagoj (germane "Standarte"). Kaj laŭ Nova PIV, paĝo 1078 tio estas eĉ la ĝusta signifo. Vi krome pravas pri la neekzisto de la vorto "standarto". Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:44, 21 Apr. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo".