Diskuto:Nubskrapulo

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Kani

Nub-skrap-ulo - tiu estus homo, ĉu ne? --Stefano KALB

Ŝajne ne. "Nubskrapulo" kiel altega domo citiĝas en PMEG (PMEG - UL) kaj la a-e vortaro de Wells. En [[Plena Vortaro de EsperaIpg , tamen, troviĝas nur la nepseŭdohomaj formoj "nubskrapaĵo" kaj "ĉielskrapanto". --Brion VIBBER
Tamen en ReVo ekzistas nek nubskrapulo (dificile prononcebla kaj konfuzanta kiel skribis Stefano Kalb, nek nuboskrapulo, sed ansatataŭ ĉielskrapanto kaj nubskrapanto, vidu pri terminoj el la radiko skrap- [1].--DidCORN la 25-a de aprilo 2017, 15:45 (UTC)

Mencioj pri "montri-sin-ismo" kaj "homar-kreska problemo" estas for, kaj praktikaj informoj pri nubskrapuloj ĉeestas. --KriZe

Kial forigi tiujn? Ja ne estas opinioj, sed veraj faktoj. En neŭtrala Vikipedio, psikologio samnivele gravas kiel matematiko aŭ aliaj faktaroj, miaopinie. Kaj neglekti la "homar-kreskan problemon" estas neglekti la realon.

--Bab (kiu antaŭe nomis sin "Bjørn", Bab 12:04, 5. Okt 2006 (UTC))

La antaŭa artikolo tute maltrafis la celon informi pri la temo. La ekzisto de nubskrapuloj ne estas manifestiĝo de ia "montri-sin-ismo" sed maniero fari el minimuma tero maksimuman spacon uzeblan. Tio ĉi estas la plej grava afero pri nubskrapuloj, tamen oni ellasis tion kaj anstataŭe metis kritikan analizon supozante ke leganto scias ĉion pri nubskrapuloj jam. Artikolo en kiu oni Freŭde analizas la psikologian ekzistokialon por nubskrapuloj pli taŭgus por alia loko. Kaj se vi volas verki eble psikologio de nubskrapuloj, sentu vin libere, tamen anoncu la fonton de tiuj psikologiaĵoj - la fonto ne estu Vikipedio mem. --KriZe

Mi konsentas kun Bjørn ke ankaŭ informo pri motivoj por la konstruado kaj nunaj sentoj pri la konstruaĵoj taŭgas en la Vikipedio. Sed mi konsentas kun KriZe ke oni bezonas fontojn (kaj pli bazan informon oni ne forgesu aldoni). Tamen, en tiu ĉi kazo mi emas kredi ke tiuj fontoj ekzistas, nur estas ke mi ne konas ilin. Ĉar mi certas ke mi iam vidis edukan televidprogramon pri nubskrapuloj kiel "Empire State Building" kaj ke oni eble parte konstruis ilin por montri ke oni kapablas, iom kiel monumenton al teknologio kaj industrio. Do informo pri tio, se taŭgis por eduka programo, taŭgus por vikipedio. Sed jes ja, estis praktika kialo por la konstruaĵo, sed ĝuste kiom alta fari ĝin, eble tio estas parte decidita laŭ aliaj motivoj. Mi ne scias ĉu "montri-sin-ismo" estas la ĝusta priskribo, tamen. Do indas havi fonton antaŭ aldoni tian informon. --Jacob SCHWARTZ

Ĉar dum jardeko neniu solvis la aferon, mi proponas, ke oni forigu la averton pri propono por titolŝanĝo. Dume mi metas ĝin en la fino de la arttikolo por ne malbeligi ĝin. La diskuto tiel pluas ĝis venonta jardeko.--kani (diskuto) 09:55, 20 maj. 2019 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Nubskrapulo".