Antaŭ ol meti ion en tiu artikolo endas certigi kiel nomi ĝin: mi rigardis pere de google: nu en E-aj tekstoj oni trovas jen "Odeso", jen "Odesso", jen "Odessa". Do kiun ni elektos ???

Eble, Odesa, laŭ oficia lingvo (ukraina)?

Mi subtenas nacilingvan nomadon, ne esperatigintan. Do, mi pensas ke pli bone estu Odesa, indikante esperantan, rusan ktp. nomadojn.--Kudratbek 03:44, 22. Apr 2009 (UTC)

Saluton, la regularo diras (Esperantigo de nomoj), ke oni faru tiel, kiel la esperantistoj de tiu regiono farus. Nu, vi estas esperantisto de tiu regiono! Do mi pensas, ke vi bone faris (Odesa, kaj liglo de Odeso al Odesa). La formon "Odesso" mi preferas tute ne mencii. Tiel novaj esperantistoj povus veni al la ideo, ke tio estas bona lingvaĵo. Sukceson en via laboro por Vikipedio! --PaulP - Disk. 05:49, 22. Apr 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Odeso".