Diskuto:Ofica programaro

Ĉar temas pri "oficeja programaro", kial la adjektivo "ofica"? Estas kiel konfuzi "kancelaria" kaj "kanceliera".

Mi opinias ke la ĝusta termino estas "oficeja programaro" (kaj "Libera Oficejo" ktp).

Sergio 08:45, 15 Jan. 2012 (UTC)Sergio

Nun mi laboras hejme kaj ne nur redaktas tiun ĉi tekston sed ankaŭ uzas la programon LibreOffice. Do kial ne hejma programaro ? Fakte ofica programaro helpas plenumi oficajn taskojn en iu ajn ejo : oficejo, hejmo, trajno, restoracio, eĉ ekstere... Golfestro 19:34, 16 Jan. 2012 (UTC)

Reiri al la paĝo "Ofica programaro".