Diskuto:Okcident-Siberia Malaltebenaĵo

Narvalo ĵus ŝovis la novan paĝon pri "Norde Siberia Malaltebenaĵo" al "Nord-Siberia..." kaj skribas, ke povas esti "Norda Siberia" aŭ "Nord-Siberia" sed neniel "Norde Siberia"...

Konsentite ke "Nord-Siberia..." estas gramatike tute ebla, nur pro la forigita vokalo pli densigita kaj kunpremita vorto. Sed li malpravas ke la pli silaboriĉa "Norde Siberia..." estas erara kaj nur "Norda Siberia" eblas: Du apudaj adjektivoj estas tute samrajtaj kaj devus esti dividitaj per komo: Do "norda, siberia malaltebenaĵo" estas norda malaltebenaĵo kaj siberia malaltebenaĵo. Sed en la vorto "norde siberia malaltebenaĵo" la adverbo norde ĝuste plikonkretigas la adjektivon siberia kaj tute egalas al "nord-siberia...". Laŭ mi povas esti "Nord-Siberia" (kaj "Okcident-Siberia"...), nur necesas ŝanĝi ĉiujn teksterojn, ne nur la artikolonomon. Sed la noto de Narvalo pri erareco ĉiukaze estas misa.

Sincere, ThomasPusch 18:56, 3. Okt 2007 (UTC)

La teorio de Thomas, ke "du apudaj adjektivoj estas tute samrajtaj", estas tre interesa, kaj efektive mi trovis en Plena Analiza Gramatiko nenion, kio kontraŭas aŭ konfirmas ĝin. Tamen kontraŭas ĝin ekzemple la disvastigita uzo de "dua lasta", "tria lasta" ktp. anstataŭ "due lasta", "trie lasta". Tio estas diskutebla. Miaopinie "norde siberia" estas ĝusta, sed nekutima.
Laŭ tiu teorio la komo inter du epitetaj adjektivoj estas ĉiam necesa (kaj do ne portas signifon, nur ĝia manko markas eraron).
Mi konfesas, ke en mia lingvouzo, kredeble influata de mia gepatra lingvo, la ordo de epitetaj adjektivoj kaj la manko de komoj inter ili ja gravas. Se uzi matematikan krampan notacion, en mia lingvouzo la esprimo "la lasta blanka rinocero" estas "la lasta (blanka rinocero)", do la lasta el la blankaj rinoceroj (kvankam eble estas pliaj neblankaj rinoceroj). Kontraŭe "la lasta, blanka rinocero" estas "la (lasta, blanka) rinovero", do la lasta rinocero, kiu (hazarde) estis blanka (kaj ne estas pliaj rinoceroj, ajnkoloraj). Mi mem parole distingas tiujn formojn per pli longa voĉhalto ĉe la komo. Analoge do "norda siberia malaltebenaĵo" estus "norda (siberia malaltebenaĵo)", kio preskaŭ identas kun "norde siberia malaltebenaĵo".
Sed la lingvaj kutimoj de mi unuopulo estas negravaj. Ĉu iu povas citi aŭtoritatojn pri la afero?
-- Aisano 20:43, 3. Okt 2007 (UTC)
Reiri al la paĝo "Okcident-Siberia Malaltebenaĵo".