Diskuto:Olimpiaj ludoj

Latest comment: antaŭ 3 monatoj by Sj1mor in topic Olimpio kaj Olimpiko

Ĉu ne devas esti "Olimpikaj Ludoj"?


--- ---

Mi ankaŭ ne certis pri la bona esprimo, kaj serĉis en la Nova PIV. Jen kio estas skribite  : "Olimpikoj = Olimpiaj ludoj". Mi do deduktas el tio, ke oni povas diri aŭ "Olimpikoj""Olimpiaj Ludoj".


Mi ĉiam certis, ke nur Olimpiaj Ludoj ĝustas, sed nun mi estas pli saĝa. ;-) Bone, ni registru la artikolon ambaŭvorte kaj faru alidirekton de unu al la alia formo. Nur estas la demando, kiu formo havu la ĉefan registron. Decidu iu el vi, mi akceptas ambaŭ solvojn... --Unukorno 20:14, 8. Dec 2002 (UTC)


Persone mi ankaŭ preferas la formon "olimpiaj ludoj" kiu estas laŭ mi pli klara (estas ja la vorto "ludoj" !!), sed tio estas nur persona opinio...


Laŭ Google, estas 239 paĝoj (72%), kiuj uzas "Olimpikoj" kaj 93 paĝoj (28%), kiuj uzas "Olimpiaj Ludoj". --Stefano KALB


Mi ŝatus movi la paĝon al Olimpiaj Ludoj kiel la ĉefa nomvariaĵo.--Sonjaaa 19:29, 19. Aŭg 2004 (UTC)


Olimpikaj ludoj estas direkta kopio de angla lingvo. Ja Olimpiko estas unu evento, dum kiu oni ludas. Esprimo Olimpikaj ludoj signifas fakte aron de ludoj en kiuj ludas dum olimpiko (evetno). Artikolo estas pri evento ne pri aro de ludoj. --Arkadiusz Zychewicz 09:52, 13. Jul 2009 (UTC)

Olimpio kaj Olimpiko redakti

Ne nur laŭnome, la du NE estas la sama. Oni bezonas kontroli kaj ripari la uzon de ambaŭ tra artikoloj kaj kategorioj. Sj1mor (diskuto) 18:13, 20 jan. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Olimpiaj ludoj".