Diskuto:Optika amplifikilo

PIV uzas la terminon amplifi, ne amplifiki, kiu estas la nomo de muzika grupo. Ĉu ekzistas kialo enkonduki tiun novismon?

Aisano 21:03, 21. Jan 2007 (UTC)

Kara Aisano, mi ankoraŭ ne havas PIV, mi estas nova en Vikipedio kaj provas kompreni kion estas bezona por redakti bonajn artikolojn. Mi aĉetos PIV baldaŭ.
Tamen, mi devas diri ke mi uzas Portugala-Esperantan (kaj alidirekte) vortaron bazitan sur PIV. La aŭtoro estas Alan Kardec Afonso Costa, brila esperantisto el Brazilo. Tie, mi trovis la du vortojn kiel sinonimojn.

Ankaŭ en ReVo oni povas trovi la du vortojn kiel sinonimojn por amplify(en), verstärken(de), kaj aliaj. Mi vidis ankaŭ ĉinan, kaj rusan ttt-ejon kie mi trovis tiun vorton (amplifikilo). Alia vorto estas ankaŭ amplifikatoro kiel sinonimo por amplifilo aŭ amplifikilo.

Jen kelkaj ligoj

Do mi ne sentas enkondukante iun novismon sed eble ĝi jam ekzistas.

Danke für den Hinweis. Ich werde es noch weiter untersuchen.
Mit freundlichen Grüßen
- Echiesse 22:52, 21. Jan 2007 (UTC).
Reiri al la paĝo "Optika amplifikilo".