Diskuto:Orinda (Kalifornio)

Kio estas la diferenco en la angla inter hispana kaj latina? Narvalo 22:10, 14. Mar 2005 (UTC)

Almenaŭ direblas, ke temas nek pri civitanoj de Hispanio, nek pri romianoj.

La uloj de "US Census Bureau" klarigas en rete alirebla broŝuro, ke "Hispanic" aŭ "Latino" estas persono kun kuba, meksika, puertorika, sudamerika, mezamerika aŭ alihispana (other Spanish) kulturo aŭ origino sendepende de raso.

Cetere en la demandilo de la popolnombrado oni enordigu sin en unu el 5 raskategorioj (en kiu jarcento ni vivas?) kaj kiu ne sukcesas fari tion, aliĝas al la kategorio "(certa) alia raso".

Estas konsolo ekscii, ke oni povas mem elekti al kiu "raso" oni volas aparteni. Eĉ eblas indiki du, tri aŭ kvar "rasojn".

Por kiu celo ĉio ĉi servu, kaj kiel traduki "H aŭ L", tion prefere klarigu usonano.

Mo

Dankon al ambaŭ de vi. Ĉi tio estas tre valora al mi. Estas multaj artikoloj en tiu ĉi formato do mi riparos la aliojn. :-) Mo, la afero de hispana aŭ latina estas la resulto de timo de la usonaj blankuloj. Ne estas grava por alioj. Mi uzos nur blankulo, nigrulo, indiĝenoj, azianoj, kaj aliaj. Ĉi tioj estas relative gravaj distingoj.

Marty

Mi miregas la gravecon kion usonanoj donas al raso. Kiu importas al oni se estas X% de blakuloj al Y% de nigruloj en iu ajn urbo? Ĉu ili ne manĝas, ne prenas autobusojn, ktp. sammaniere? Alie, Brazilanoj ne havas hispanan kulturon, sed vivas en Sudameriko, ĉu ni estas latinoj? Ĉu se iu estas tiel kelta kiel Asterix, sed naskiĝis en Kubo, ĉu ĉi tiu ne estas blankulo? Mi konsilas vin forpreni la ideon pri rasoj de artikoloj en artikoloj pri usonaj urboj.Roberto 04:15, 6. Apr 2005 (UTC)

Reiri al la paĝo "Orinda (Kalifornio)".