ADLS-diskuto redakti

Proponita de Thomas Guibal 12:14, 26. Maj 2007 (UTC) Tradukita el la anglalingva kaj franclingva elstaraj artikoloj.

  • Por:
  1.   Por: Marcos 16:47, 26. Maj 2007 (UTC)
  2.   Por: Bona artikolo, kaj enhave, kaj nun ankaŭ lingve :) Alaŭdo ۩ 09:19, 28. Maj 2007 (UTC)
  3.   Por: Denis A. C. CONRADO--Konrado 10:30, 31. Maj 2007 (UTC)
  4.   Por: Eric CofFinet 2007-05-31 11h15 UTC
  5.   Por: Bea 16:22, 31. Maj 2007 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:

Demandoj redakti

Mi ne komprenas du vortojn, mi dubas ĉu estas eraroj aŭ miaj miskomprenoj.

En Rezumo: mes-aventuroj, ĉu mis-aventuroj?

En 3.3 A.B. kaj sklaveco: sereviĝinta. --kani 01:17, 3. Jun 2007 (UTC)

Ili ŝajne estas eraroj : mi anstataŭis "mes-aventuroj" per "mis-aventuroj", kaj "sereviĝinta" per "senreviĝinta". Dankon pro la atentigo. Thomas Guibal 07:30, 3. Jun 2007 (UTC)

Proponoj redakti

La legado de la artikolo ege interesigis min. Mi ne multe konas pri angla literaturo, nur pli konataj verkoj aŭ verkistoj. Tiu verko memorigas min pri romano jam tute kontraŭsklaveca de hispan-kubana verkistino de la 19a jarcento, nome Sab. Ligoj estas multaj: - la aŭtoro estas ino, - la ĉeftemo estas amhistorio, - la ĉefrolulo estas sklava nigrulo, - sklaveco malpermesas tiun amrilaton. En tiu kazo la amafero estas inter la nigrulo kaj blankulino.

En la esperanta versio nenio estas pri tio. En la hispanlingva estas artikolo pri la autoro, nome Gertrudis Gómez de Avellaneda, kion mi povus traduki. Sed tiu artikolo estas plibonigenda kaj ne ekzistas la artikolo pri Sab. Mi tion povus fari por havi oportunajn ligilojn al Oroonoko. Sed tio estus pli oportuna, se estus similaĵojn kun verkoj de aliaj lingvoj, eble en la franca, portugala, nederlanda, tio estas la lingvoj de sklavistoj. Aŭ ec pri la usona literaturo. Tamen mi ne scias ĉu tio estus tro por la artikolo Oroonoko au ne tiom tauĝas. Kio estas viaj opinioj? --kani 13:04, 3. Jun 2007 (UTC)

Ŝajnas al mi bona ideo. Se vi kreas novajn artikolojn rilate al sklavec-literaturo, kompreneble ne hezitu aldoni ligilojn al kaj el Oroonoko. Kaj se vere ekzistas tiom da proksimaj verkoj en diversaj lingvoj, ni eble povos aldoni sekcion al Oroonoko pri tio. Thomas Guibal 18:24, 3. Jun 2007 (UTC)

Nu, mi kreis artikolon pri la aŭtorino nome Gertrudis Gómez de Avellaneda kaj verkis la artikolon pri la romano simila al Oroonoko, nome Sab, sed mi ne povas enmeti ĝin ĉar estas paĝo kun sama nomo kaj mi opinias ne tiom necesa, ĉar unuflanke estas ligilo al paĝo Saba, insulo kariba, kiu povus kaj fakte povas nomiĝi tiel, Saba. Kaj aliflanke iu kodo pri lingvoj kies uzon mi tute ne konas. Ĉu vi scias ĉu iu povas helpi? Mi, kiel mallerta komputilisto kaj vikipediisto ne scias manovri tiujn kaj tiajn paĝojn. --kani 20:27, 6. Jun 2007 (UTC)

Simple necesas aldoni alian apartigilon al la apartigila paĝo : tion mi ĵus faris (> Sab). Nur alklaku la ruĝan ligilon por krei la artikolon. Amike, Thomas Guibal 06:27, 7. Jun 2007 (UTC)

Dankon pro la helpo. Mi jam aldonis artikolon Sab kaj enmetis en ĝi kelkaj aludojn kaj al Oroonoko kaj al Aphra Behn kaj finigis la artikolon per eta komparo. Eble vi povus enmeti en Oroonoko similajn aludojn kaj ni esperu, ke ĉu ni ĉu aliaj povos estontece pliigi la liston de similaj kontraŭsklavecaj verkoj. --kani 18:04, 7. Jun 2007 (UTC)

Ĉar neniu faris ĝin kaj la artikolo jam malaperis el la Ĉefa paĝo mi enmetis etajn aludojn fine de la parto AB kaj la sklaveco. Se tio ne plaĉas al vi, bv forigi ĝin. --kani 22:13, 9. Jun 2007 (UTC)

Dankon Kani, jen utila aldono al la artikolo ! Mi tamen preferas movi la novan paragrafon al la sekcio pri literatura graveco, kie ĝi miaopinie pli taŭgas. Thomas Guibal 05:57, 10. Jun 2007 (UTC)
Reiri al la paĝo "Oroonoko".