Diskuto:Pasato

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Rdelre

Mi provas traduki citaĵon, ke mi serĉas la ĝustan vorton por "trade winds". La vortaro en Lernu! diras, ke ĝi estas "tradoj", sed la vikipedio diras, ke ĝi estas "pasatoj". Kie vi (la vikipedio) trovas la vorton "pasato"? Leogregoryfordan (diskuto) 15:47, 5 jun. 2016 (UTC)Reply

Fakte, nek "alize-" nek "pasat-" estas oficialaj radikoj. PIV 2020 donas "pasato = alizeo" kaj pri alizeo pli vastan priskribon; Reta Vortaro entenas nur la vorton "alizeo"; do ambaŭ ŝajne preferas "alize-". Germandevenaj lingvoj, krom la angla (kiu uzas trade winds), uzas vortojn similajn al "pasato" (germane Passat, nederlande passaat); ankaŭ la hungara (Passzátszél) kaj la slavaj lingvoj (pole passat, kroate pasati, ruse Пассат); mi kredas ankaŭ la persa. Latindevenaj lingvoj uzas vortojn similajn al "alizeo" (france alisée, itale aliseo, hispane alisio); ankaŭ la greka (Αληγείς), la turka (Alizeler). La araba, la japana kaj la korea uzas vorton signifanta "vento de la komercistoj" (simile al la angla); la ĉina eble (mi ne certas). --- Do, verŝajne veras ke estas pli da lingvoj uzantaj radikojn similajn al "pasat-" ol lingvoj uzantaj radikojn similajn al "alize-", tamen ne tiom klare. Aliflanke, la kvanto de lingvoj ne devigas la Akademion (kiu teorie devus decidi). Elekto kiel "komercista vento" aŭ "komerca vento" estus ankaŭ tre bona, ĉar ĝi estas uzata de pluraj lingvoj, inter kiuj la angla, la araba, la japana, kaj ne postulas novajn radikojn. --- Mi skribas tion nur por atentigi la legantojn, la decido ne estas facila kaj laŭ mi bezonas diskutadon ankaŭ ekster vikipedio. --Rdelre (diskuto) 14:08, 30 apr. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Pasato".