Diskuto:Pensilvanigermana dialekto

La nomo "Pensilfanidajtŝa" ŝajnas malfeliĉe elektita.

Unue "dajtŝa" devas esti "dajĉa". Normale oni ne uzas "tŝ" ene de radiko en Esperanto.

Due la parto "Pensilfani-" devas esti "Pensilvani-". La ŝtato nomiĝas en Esperanto "Pensilvanio" kun "v".

Trie lingvonomo tia kiel "Pensilvanidajĉa", kun paralela formo "dajĉa", necesigas, ke ekzistu io, kion nomiĝas "dajĉo" aŭ "Dajĉo". Tio estu aŭ nomo de tia persono ("Dajĉoj parolas la dajĉan."), aŭ nomo de loko/lando/regiono ("En Dajĉo oni parolas la dajĉan.") Aŭ la lingvo mem estu "Dajĉo". Tiel funkcias nomoj de lingvoj en Esperanto.

Kvare indas zorge pripensi, ĉu ne "Pensilvanigermana" estus multe pli bona nomo. Oni jam nomas la Svisan formon de la Germana lingvo per la nomo "Svisgermana". La Svisgermana tute bone povus esti rigardata kiel memstara lingvo, same kiel la lingvo de la Amiŝoj. La modelo de la vorto "Svisgermana" montras, ke la lingvo de la Amiŝoj kaj Menonitoj en Usono tute oportune povus nomiĝi "Pensilvanigermana". Tio estus nomo konforma al la nomoj de tiu lingvo en multaj aliaj lingvoj, kaj estus do multe pli oportuna ol la enigmaĵo "Pensilfanidajtŝa".

Laŭ mi ni tuj ŝanĝu al "Pensilvanigermana".

Bertilo WENNERGREN



Mi samopinias. Temas pri lingvo (aŭ dialekto) germandevena, sekve ankaŭ la nomo indiku tion. Estus vere stranga maniero Esperantigi lingvonomojn tiel:

Deutsch -> germana
P.-Deutsch -> pensilvanidajĉa

Foje ŝajne ekzistas du nomoj, ekz. "platdiĉa" kaj "malaltgermana" por "Plattdeutsch". Sed la unuan formon mi vidas ĉefe kiel neologismon kiu esprimas nur malmulte pri la parenceco de tiu lingvo al la (alt)germana.

Certe ne ekzistas perfekta metodo por la esperantigo de lingvonomoj. Sed ni almenaŭ ne uzu iun, kiu tute klare havas gravajn malavantaĝojn.

Kunar


Mi ne volas havi redaktan batalon. La ligiloj devas esti al amiŝo kaj menonito. Legu regulon #8 en Vikipedio:Nomoj de titoloj sub esperantigoj de nomoj. Dankon, Chuck SMITH


Iowao?!!!

--Bab


Espereble Iowao nur estis ies tajperaro. Mi ĵus korektis. Bertilo WENNERGREN


Ŝajnas, ke iu sisteme ŝanĝis "Palatinato" al "Palatino". Kial? "Palatinato" estas la Esperanta nomo de la regiono Pfalz en Germanujo. "Palatino" estas unu el la sep montetoj de Romo. Ĉio laŭ PIV. Bertilo WENNERGREN


Mi ŝanĝis ĝin al Palatino post kiam mi vidis la nomon de la germana ŝtato tiel skribita fare de iu alia. Sed probable me vidis kaj kopiis eraron. Mi pardonpetas.

P.ŜTOLTZ


132.212.244.67, de kie vi prenis la informon ke 100% parolas la anglan? Laŭ mia kompreno, ne ĉiuj parolas angle. Mi pensas ke estas komparebla kun tiom da nederlandanoj parolas angle, sed ne ĉiuj... --Chuck SMITH

Hodiaŭ la parolantoj de la pensilavanigermana ofte uzas vortojn el la angla lingvo.

Ĉu tio ne estas vera por prekaŭ ĉiu lingvo...? Ŝajnas nenecesa diri tion... alikaze, ni devus aldoni tion al la nederlanda, germana, japana, franca,... --Chuck SMITH


Mi feliĉas la komentojn. Estas vere ke multaj infanoj sub la lernejaĝo ne konas tre bone la anglan. Do oni povus ŝanĝi ĝin pro tio sed eble tio estus komprenata.

Tamen ĉiu 5jarulo + parolas la anglan lerneje, kaj poste, labore kaj strate kun siaj najbaroj. Pensilvanigermanoj vivas apud anglaj najbaroj kaj ĉiuj el ili (5+) estas dulingvaj. Ĉiu parolanto scipovas ŝanĝi mez-fraze el la pensilvanigermana al la angla. Krom el personeca vivsperto, mi povas citi la verkon de sociologisto de John Hopkin's University, John A. Hostetler en Amish Society pĝ242: They [Amish] can read, write, and speak English without any interference from either of their other languages, kaj sampaĝe: Amish children learn to speak the two languages without difficulty and without noticeable accent;kaj la enkonduko de la Nova Testamento pensilvanigermana pĝ vi:Since all Pennsylvania Deitsch speakers read English... (rimarku ke la enkonduko en la p-germana N.T. estas skribita en la angla).

  • je la komenco de la 20a jarcento estas vere, ke ekzistis p-germanoj kiuj ne parolis tre bone la anglan, sed tio estis kiam la lingvo estis multe pli parolata en Pensilvanio, kaj kiam kelkaj infanoj forlasis la lernejon post nur tri aŭ kvar jarojn.

Je vortoj el la angla, mi kredas ke tio estas fenomeno ege forta kaj ege tro grava por ne mencii.

P.STOLTZ


Kiam mi diris ke ne ĉiuj 100% parolas angle, mi parolis pri tiuj maljunuloj. Ili ankaŭ estas homoj.  ;-) Tamen, mi pensas ke vi pravas ke ĉiuj de ili ja parolas la anglan. Ankaŭ, ni povas lasi la frazon pri vortoj el la angla. Hieraŭ vespere mi telefonis Richard Beam kiu estas spertulo pri la pensilvanigermana. Estis tre interesa konversacio. Bedaŭrinde mi ne eksciis ion kiun mi povos aldoni al la artikolo... Tamen, mi vidis ke ĉi tiu artikolo estas la 39a [vizitata artikolo]! Interese... Ankaŭ, estus bone se vi povus uzi la "Antaŭrigardu" butonon anstataŭ plenigi la paĝon de "Lastaj Ŝanĝoj"  ;-) Dankon pro via laboro! --Chuck SMITH


Mi ne povas disputi Beam-on. : :) P.STOLTZFUS


Ĉu vi bonvolos esperantigi tiujn esprimojn : "abstand language""Abstandsprache" nek (ankoraŭ) "ausbau language""Ausbauprache" . Dankas Arno Lagrange 04:45, 16. Dec 2003 (UTC)


La pensilvangermana ja povus esti konsiderata kiel "Ausbausprache".


Kial la artikola titolo uzas "Pensilvangermana" anstataŭ "Pensilvanigermana" (kaj "Pensilvanigermana" alidirektas al "Pensilvangermana")? Goulo 17:35, 21 Mar. 2011 (UTC)

Reiri al la paĝo "Pensilvanigermana dialekto".