ADLS-diskuto redakti

Tradukita el la germana vikipedio kaj proponita de --Longharulo 07:43, 17. Jul 2009 (UTC). Mi bluigis preskaŭ ĉiujn ligojn.

  • Por:
  1.   Por: Bona traduko de bona artikolo. Marcos 10:00, 30. Jul 2009 (UTC)
  2.   Por: Malgraŭ tio, ke la temo estas pli-malpli ĉiutaga, la artikolo estas faka, mi eksciis multajn novajn fakvortojn pri tiu instrumento dum mi legis ĝin. Alaŭdo ۩ 08:01, 2. Aŭg 2009 (UTC)
  3.   Por: Escepte mi volonte partoprenos en plibonigo de la artikolo pro ioma kono de la temo ĉar ĝi estis la profesia fako de mia patro. --Arno Lagrange @ 09:40, 2. Aŭg 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:
Mi ŝatus kelkajn referencojn en la artikolo. Pikolas 17:27, 3. Aŭg 2009 (UTC)

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2009.

Terminologio redakti

Mi ne estas fakulo, sed mi trovis jenon: en la artikolo oni parolas pri "agordokejloj", sed en PIV la vorto estas "agordostifto". La nocio "agordokejlo" estas uzata ĉe violonoj, violonĉeloj kaj similaj muzikiloj. En PIV ankaŭ aperas la ĉi-artikole ne uzata vorto "stiftarbloko" (mga-Nov-2013)

Reiri al la paĝo "Piano".