Diskuto:Piramido

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by Hans Eo in topic etaj piramidoj

etaj piramidoj redakti

Post vizito de la grandaj piramidoj en Gizeh ni iris per taksio suden por viziti subteran tombon kelkajn kilometrojn sude. Survoje ni vidis dekstre de la strato malgrandajn piramidojn, kuj havis altecojn de inter duona metro ĝis du metroj. Estis multaj, pli ol cent. Do ŝajnis, ke ne nur faraonoj konstruigis piramidojn, sed ankaŭ malpli gravaj kaj malpli riĉaj homoj uzis tiun formon de monumento kiel tombo-monumentoj. La grandegaj piramidoj sekve nur estis escepto. La kutima stilo de tombo-monumentoj en egiptio estis eble piramido.

Miriga por mi estas, ke neniam mi legis ie pri tiuj etaj piramidoj. Ĉu neniu rimarkis ilin? Ĉu neniu priskribis ilin? Ĉu neniu detale kaj science esploris ilin? Devus esti interesa temo por profesoroj kaj ilies studentoj. --Hans Eo (diskuto) 18:06, 12 dec. 2017 (UTC) --Hans Eo (diskuto) 17:19, 15 dec. 2017 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Piramido".